Forumo

TemojPri edukado.netRuĝa Krajono

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-03-19 00:51:02

Katalin skribis:
Saluton,
en la formumo ni ne raportas kaj ne korektas erarojn de la legantoj. Tial ne funkcias ĉi tie RK. Dankon.
Saluton, jes, mi scias, sed ne temas pri teksto el la forumo. Al mia antaŭa mesaĝo mi algluis bildon montrantan la problemon. La eraron, kiun mi provis raporti, mi trovis en la novaĵteksto pri la ĵus okazinta seminario. Kaj mi raportis la problemon ĉi tie, ĉar eble ankaŭ aliuloj iam frontis la saman aferon. Bv. vidi la algluitan bildon. Eble ĝi helpos klarigi la aferon. Koran dankon! :)

Katalin
afiŝita je 2014-03-19 09:16:24

Mi ĵus provis, ĉe mi la krajono sur tiu paĝo bone funkcias. Bv. reprovi. Dankon, Katalin

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-03-19 13:26:23

Katalin skribis:
Mi ĵus provis, ĉe mi la krajono sur tiu paĝo bone funkcias. Bv. reprovi. Dankon, Katalin
Saluton, mi reprovis per alia komputilo uzante internet explorer. Mi elektas la tekstoparton, la erartipon, skribas komenton kaj kiam mi klakas al la butono "sendi", RK informas, ke "mankas titolo de la pago", t.e. antaŭ la vorto "paĝo" en la kadro de RK la adreso de la koncerna paĝo ja ne aperas (Bv. vidi la algluitan bildon).

Pardonu, ke mi reraportas pri tio, sed ĉi tiun problemon mi havas nur uzante internet explorer. Mi jam delonge ne povas raporti ĉar intertempe mi ne povas uzi Fajrovulpon. Amike, Leandro.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1395235583.jpg

Katalin
afiŝita je 2014-03-19 14:46:08

Mi ĵus kontrolis denove kaj per Safari ĉio funkcias bone.
Mi raprotos al al programsito vian problemon. Bv sendi ajnan mesaĝon per la KONTAKTO-paĝo, sube de ajna paĝo, ĉar ĝi indikos al ni vian retumilon kaj el tio ni scios precize per kiu programo vi ne sukcesos uzi RK. Eble en la saman mesaĝon bv kopii la jam anoncintajn problemojn kaj tion mi plsuendos al la programsito. Dankon. KK

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.