Forumo

TemojEkzamenojPostuloj - priskribo de la KER-ekzamenoj

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-08 14:43:45

Estus ege interese disponi pri verko, kiu enhavus ne nur ekzamenspecimenojn kun respektivaj solvoj - kion enhavas la libreto "Esperanto de nivelo al nivelo", sed pri tuta libro, kajero, manlibro kun preparmaterialo, en kiu ĉiu postulataĵo estus priskribata, aparte traktata, kaj en kiu oni trovus referenctekstojn, bildojn, informojn, rilatajn bibliografion kaj vortprovizon ktp.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-08 18:37:49

leandro_abrahao skribis:
Estus ege interese disponi pri verko, kiu enhavus ne nur ekzamenspecimenojn kun respektivaj solvoj - kion enhavas la libreto "Esperanto de nivelo al nivelo", sed pri tuta libro, kajero, manlibro kun preparmaterialo, en kiu ĉiu postulataĵo estus priskribata, aparte traktata, kaj en kiu oni trovus referenctekstojn, bildojn, informojn, rilatajn bibliografion kaj vortprovizon ktp.
Ĉu ekzistas ie iu tia iniciato, plano, verki ion tian en la estonteco? Tia verko estus ja verkinda, mi pensas :). Eĉ ĉar verŝajne la listo de postulataj scioj restas ĉiam sama.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.