Forumo

TemojEkzamenojPostuloj - priskribo de la KER-ekzamenoj

Katalin
afiŝita je 2010-09-05 11:11:46

Temaro kaj listo pri la lingvaj postuloj por la nivelo B1

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1283685106.pdf

Katalin
afiŝita je 2010-09-05 11:12:20

Temaro kaj lingvaj postuloj por la nivelo B2

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1283685140.pdf

Katalin
afiŝita je 2010-09-05 11:13:53

Temaro kaj lingvaj postuloj por la nivelo C1

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1283685233.pdf

blazio
afiŝita je 2012-04-23 09:37:40

Mi ne scias, ĉu ekzistas (verŝajne ekzistas) ia listo de kaj prezento de dokumentoj pri akreditado de
ekzamensistemoj. Kiam oni diskutas pri diversaj ekzamen-sistemoj, mi diras, ke la enhavo estas finfine plrej grava, tamen, neniu povas ĉion mem antaŭkontroli, tial eksteraj atestoj de kvalito (ĉu bedaŭrine? neeviteble) devas havi rolon.

Mi ja scias, ke la sistemo de ILEI/UEA havas ateston pri akreditado kaj akcepto, kaj mi havas praktikajn spertojn pri la sistemo, iom laborante en ĝi. Mi ne travidas la tuton, ĉar laborkampoj estas tenataj aparte, por ke neniu el ni (eĉ hazarde) malrespektu la nepre necesan postulon pri sendependeco de la ekzamenantoj, prijuĝantoj - de si reciproke kaj de eksteraj influemuloj.

Ankaŭ la sistemo de la Esperanta Civito havas (dokumenton pri akreditado). Ĉu ankaŭ aliaj sistemoj havas tion, ekzemple la landaj ekzamen-sistemoj?

Eble kelkaj ne havas ion tian, tamen funkcias bonege. Ankaŭ tio estas ĝojinda, versajhe parte imitinda.
Eble iuj sistemoj sen agnosko estas enhave pli riĉaj, ol sistemoj kun agnosko. Principe ekzistas
multaj variebloj de ecoj, evidente.

Ĉu Edukado.net povus dokumentojn pri agnoskado de ekzamen-sistemoj prezenti, iel kunigitaj?

Mi iomete provis serĉi similajn dokumetojn rete, sed ankoraŭ ne sukcesis. Mi pensas, ke eble delonge estas preta tia kunigita prezento de la dokumentoj, kiun mi preteratentis. Ĉu Edukado.net havas ian helpo-paĝon pri tio?

Mireille
afiŝita je 2012-05-18 09:19:49

En tiu ĉi titolo devas aperi

Postuloj, priskribo de la KER ekzamenoj

elkore Mirejo

Katalin
afiŝita je 2012-05-18 09:25:10

Mireille skribis:
En tiu ĉi titolo devas aperi
Postuloj, priskribo de la KER ekzamenoj
elkore Mirejo
Farite, dankon.

leandro_abrahao
afiŝita je 2013-12-23 18:37:33

Korajn salutojn,
Mi baldaŭ subiĝos al KER-ekzameno. Eble ankaŭ multaj el vi, membroj de edukado.net. Ĉu vi (ekzamenotoj kaj eĉ ekzamenitoj) interesiĝus pri interhelpo rilate iujn el la postulataj scioj trovitaj en la temaroj de la diversaj niveloj (ekz. rilata vortprovizo, klarigo, duboj, konsiloj ks.)? Nu, mi proponas al vi jenan temon el ekz. la B1-temaro: En la kvara unuo "lernado" oni legas i.a. "tagordo dum lernado": kion oni komprenu el tio?
En la kvara unuo "lernado" de B2-temaro oni legas i.a. "vivlonga lernado": kion oni komprenu el tio?
Espereble ĉi tiu iniciato estos oportuna kaj utila.
Amike kaj scivole,
Leandro = )

Katalin
afiŝita je 2014-01-07 19:29:43

Vivlonga lernado estas nuntempa, tre moda esprimo por tiuj movadoj kaj lernigaj programoj kaj kursoj, kiuj estas organizataj por ne junuloj, sed plenkreskuloj, ofte por pensiuloj, personoj de la "tria aĝo". En multaj landoj oni lanĉas tiajn programojn, kune kun kursoj pri diversaj temoj, ekz. praktikaj aferoj, manlaboraĵoj, sano, sed ankaŭ seriozaj, sciencaj temoj. Kompreneble ankaŭ instruado de lingvoj estas ofta programo, kaj ekz. ĝuste tiukampe multege faras niaj samideanoj en la suda parto de Pollando, kie multdekoj (se ne centoj) da personoj lernas Esperanton por propra plezuro, por vojaĝoj kaj por kapabli instrui la lingvon por aliaj. Ankaŭ la Eŭropa Unio subvencias tiajn programojn kaj instigas per grandaj sumoj interkulturajn kaj internaciajn kunlaborojn kadre de la vivlonga lernado.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-08 14:07:52

Tre koran dankon pro la klarigo.
Mi ja konas do la koncepton nacilingve, sed mi ne povis kompreni ĝin laŭ la E-esprimo. Ankoraŭ estas alia postulataĵo, nome "tagordo dum lernado". Nu, kio pri ĝi? Koran dankon.

Katalin
afiŝita je 2014-01-08 14:13:17

Oni agendas tie detalan listigon de tag-programoj de iu studento, lernanto, esprimojn de tagpartoj, horoj, tempodaŭroj kaj listigon de farendaĵoj, agadoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.