Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojTupia-gvaraniaj lingvoj

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-29 17:29:59

Temas pri la plej granda lingvofamilo de Amerikaj indiĝenaj lingvoj. Estus bonege se iu paragvaja esperantisto skribus ekz. pri la gvarania lingvo, sed ĉar mi ne konas tian esperantiston, jen mi kuraĝos skribeti pri ĝi laŭ propra sperto.

Eble malmultaj ekster Ameriko scias, ke la gvarania estas oficiala lingvo - krom la hispana - en Paragvajo. La plej multaj landanoj parolas ĝin denaske. Ĝi estas lernaĵo en lernejoj. La paragvaja monunuo nomiĝas gvaranio. Mi vizitis tiun landon antaŭ du jaroj. Ĉe la landlimo ni estis kontrolataj de policistoj, kiuj inter si parolis gvaranie, kaj al ni parolis hispane. Laŭ iuj paragvajanoj kun kiuj mi parolis tiam, la gvarania estas riĉesprima, moderniĝinta lingvo. Mi havas brazilan amikon, kiu bone regas ĝin. Iam ĝi estis vaste parolata ankaŭ en Brazilo. Ĉu iu en edukado.net povus pli kompetente kontribui? Koran dankon! :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-30 07:22:45

Koran saluton!
Mi ŝatus dividi kun vi informon pri tre interesa libreto, verkita de Szabadi Tibor, hungara esperantisto. Iam li ĝin donacis al mi. Temas surprize pri tupia-portugala-hungara vortaro, kiun li eldonis helpe de Esperanto (bv. vidi la almetitan foton). Surbaze de tupia-portugala kaj de Esperanto-portugala vortaroj li sukcesis kompili la vortareton, kiun mi menciis :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1412061765.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-30 07:48:18

Jen paĝo de la tupia-portugala-hungara vortareto (bv. vidi la almetitan foton). La tria kapvorto estas "manioca". En la apuda kolumno troviĝas ĝia portugallingva traduko, nome "mandioca" - legu "manĝjoka" - kaj laŭvice la hungara vorto proponita de Tibor (manióka). En Esperanto oni diras "manioko". Ĝi estas aldonita al PIV, sed ĝi ankoraŭ ne estas oficialigita. Laŭ la PIVa difino, temas pri "origina el Brazilo kaj Antiloj, tufarbusto kun grandaj karnecaj, manĝeblaj tuberoj". Mi, kiel nefakulo, dirus ne tuberojn, sed ja radikojn. Laŭ la Tupia (ĉi-kaze temas pri la Tupia gento, aŭ Tupioj) mitaro, la vorto manioko referencas al la diino Maní, kiu, enterigite post forpaso, fariĝis tiu manĝebla (bongusta) radiko, nomita laŭ ŝia nomo. Tion oni legas en la almetita ĉi tie paĝo de la libro :) Nu, eble vi miros, kiel mi, leginte, ke Maní mortis. Pri tio mi ne povas respondi nun. Necesus aparta esploro.

Tiu radiko fariĝas ĝustadire manĝebla nur post kelkminuta bolkuirado. Tiam ĝi moliĝas kaj povas esti manĝata salite aŭ dolĉigite. Mi preferas salitajn maniokajn pladojn ;) Eblas ankaŭ friti ĝin.

Mi esperas, ke tiu ĉi kontribuaĵo plaĉos al vi.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1412063298.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-30 14:45:43

El manioko oni faras amelon, kiu - krom fromaĝo - estas unu el la ĉefaj krudaĵoj por baki tre tradician brazilan bulketon faman en la tuta lando kaj aparte en la landparto kie mi loĝas. Temas pri fromaĝ-bulko (bv. vidi la almetitan foton). Maniokan amelon oni produktas eĉ hejme (kvankam malfacile) - prefere oni aĉetu ĝin. Ĝi estas sufiĉe facile trovebla, depende de la regiono.

Sufiĉas elraspi kelkajn radikojn kaj kribri la raspaĵon. Oni kribras aldonante akvon, kiu devas enfali ujon. Kiam la akvo elvaporiĝos, restos sole iaspeca blanka pulvoro funde de la ujo. Nu, tio estas la manioka amelo. Framaĝ-bulkoj konsistas el tia amelo, fromaĝo, ovo kaj boligita oleo (taŭgas preskaŭ ĉia grena aŭ sema oleo - la soja aŭ la sunflora ekzemple). Ne necesas diri, ke la rezulto estas frandinda, ĉu? Kiam vi vizitos Brazilon nepre manĝu ĝin - portugallingve "pão de queijo" (laŭlitere fromaĝ-pano). Ĉu iu nebrazila membro de edukado.net iam manĝis ĝin kaj povus diri ion pri ĝi? :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1412088965.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-03 05:18:31

En la libro Diverskolora Bukedeto (bv. vidi la almetitan foton) mi trovis du poemojn: unu tradukitan el la tupia kaj unu tradukitan el la gvarania (pri la libro legu pli poste).

El la tupia
AMKANTO DE AMAZONAJ INDIANINOJ
Rudá, Rudá*,
loĝanto de l' ĉiel',
de l' pluvo vi amik',
mi nun petegas vin:
faru ke la amat'
sentu amon nur al mi,
kaj ne al alia ajn virin',
kaj ĉi-nokte li vizitu min.


*Rudá estas la tupia nomo de Amoro (dio de la amo).

El la gvarania
AL LA PATRINO
(Kanto ŝatata en Paragvajo)
José Asunción Acuña (Paragvajano)

Mia kara patrineto,
verson teksas mi por ci
en ĉi tiu* vorto-reto
kantu mia emoci'.

Multan zorgon, amon koran
havis mi de cia man',
kiam estis mi ankoraŭ
cia malgranda infan'

Kiel povus mi repagi
kiom faris ci por mi?!
Mi ne povas eĉ imagi
ke min iu amus pli.


*ĉi-tiu (en la originalo).

Pri la libro: temas pri poemoj kaj poemetoj tradukitaj de F. V. Lorenz el 40 malsamaj lingvoj. Pri la aŭtoro (Lorenz) legu en tiu ĉi alia forumfadeno.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1412313562.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-09-15 13:07:58

En la pasinta jaro kadre de la Tago de Lingvoj mi aldonis ĉi tiun fedenon. Jam pasis unu jaro, kaj eble ĝi interesos novajn membrojn.
Intertempe mi eltrovis, ke Francisco V. Lorenz, pri kiu oni povas legi en la antaŭa mesaĝo, eldonis gramatikon de la tupia lingvo.
Mi esperas iam trovi ekzempleron.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.