Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoĈu "iĝi" aŭ "fariĝi"?

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-23 07:48:57

La lingvaj demandoj estas unu el la plej popularaj en la forumo de edukado.net. Tre baldaŭ tiaj fadenoj ricevas multajn vizitojn kaj instigas al reagoj. Nu, eble tiu ĉi artikolo de prof. Porto Carreiro Neto (brazilano, 1895-1964) interesos vin. Ĝi estas tre klarmensa kaj instrua. Porto Carreiro Neto estis membro de la Akademio de Esperanto. Liaj tradukoj estis multe laŭdataj kaj ŝatataj. Li estas konsiderata kiel plej funda konanto de la verkoj de Zamenhof, kiun li nomis majstro. En tiu artikolo el 1957 li defendas la uzon de "fariĝi" anstataŭ de simpla "iĝi". Ĝi aperis en la verko "Ni lernu kun PCN", eldonita de Brazila Esperanto-Ligo en 2012. Ĝi estas retajpita speciale por edukado.net, do bonvolu indulgi eventualajn misojn (tajpajn). Bonan legadon! :)

 PDF Alkroĉita dosiero: 9024_1414050537.pdf

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-03-08 21:03:34

Kuriozaĵa aldoneto: hodiaŭ hazarde mi eklegis la nomon de P. C. Neto en la enkonduko al la 5a eldono de Plena Analiza Gramatiko :) La aŭtoroj dankas lin inter aliaj pro iuj liaj studaĵoj, kiuj donis ian kontribuon al enhavo de la verko. Pri li oni povas legi ankaŭ en Enciklopedio de Esperanto, kies enhavo troviĝas jam en la Esperanta Vikipedio.

pjer
afiŝita je 2015-03-23 09:37:52

Saluton, mi tute ne konsentas. Fakte, Z. uzis la vorton "iĝ" kiel "sufikso": kolor'iĝ'i, pli'grand'iĝ'i,far'iĝ'i... ankaŭ al'iĝ'i; jam ĉi tie ne plu aperas voto konsiderata kiel radiko. Ŝajnas, ke li ne uzis la kunmetadon: iĝ'i sen far'.
Tamen, li klarigis en la Unua Libro, ke :
"li(la lernanto, kiu estus ne leginta la antaŭparolon) eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto."
Sed la homoj, kiuj tiuepoke nur konsideris eŭoropajn lingvojn, forgesis tion, kaj volis ĉiam analizi la lingvon pere de la derivadsistemo anstataŭ la Fundamenta kunmetadosistemo. Rezultis de tio, ke li persone rezignis siatempe uzi la (jam kunmetita) vorton : iĝ'i, tute sole. Sed hodiaŭ, ke Esperanto koncernas la tutan mondon, en kiu floriĝas multaj gravaj izolaj lingvoj (el kiuj Eo), la uzo de la pli simpla kunmetado: "iĝ'i", iĝas pli kaj pli komprenebla, normala kaj simpliga.
Amike, Pjer.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-03-24 16:28:22

pjer skribis:
Saluton, mi tute ne konsentas. Amike, Pjer.
Koran saluton, estimata s-ro Pjer, kaj dankon pro via reago!
Mi konfesas, ke mi estas konvinkita de la argumentado de Porto, sed mi tute konsentas ankaŭ kun vi!
En la kvardekaj jaroj li publikigis tradukon de brazila romaneto el la 19a jarcento, t.e. antaŭ la apero de lia artikolo pri iĝi-fariĝi. Kia estis mia surprizo, kiam ie mi ekvidis memstaran "iĝi" en la teksto, kaj ne nur unufoje! Tuj mi pensis, ke eble tio estas fuŝo, ke eble oni fingrumis lian tekston. Sed mi havas la unuan eldonon de la libro, kaj mi povis konstati, ke li mem ja uzis iĝi memstare! Kurioze :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.