Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoKiel klarigi pri silaboj?

Koninda
afiŝita je 2014-12-19 15:46:30

En multaj lernolibroj, oni trovas la klarigon, "En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo." Eĉ Zamenhof diris ion tian. Ĉu vi trovas ke tiu klarigo ĉiam helpas al ĉiuj viaj studantoj? Mi ne. Multaj el miaj studantoj insistas ke la vorto "ĉiuj" havas (aŭ devas havi) tri silabojn. Iuj ankaŭ kalkulas tri silabojn en "scii". Ili aŭdas tri partojn en tiaj vortoj, kiujn ili rekonas kiel apartajn silabojn.

Mi ne povas kontraŭstari tion, ĉar la koncepto de silabo iom varias laŭ la lingvoj. Lernanto ne povas kompreni la koncepton de silabo en Esperanto per la supra difino, kiu enhavas la vorton "silabo". Se lernanto havas problemon pri tio, ni bezonas pli efikan, pli helpan klarigon.

Kompreneble, mi ne estas la unua por noti tion. Instruisto mia sugestis, antaŭ jardekoj, ke ni diru, "En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo." Ni ĉiam instruas la liston de la kvin vokaloj. Niaj lernantoj kapablas trovi kaj nombri vokalojn. Do, per tiu aliro, ni povas prokrasti diskutojn kaj debatojn pri la iom nebula koncepto "silaboj", kaj atenti la gravan kaj utilan nocion de vokalo.

Kion vi opinias? Ĉu inter viaj komencantaj lernantoj, estas foje konfuzo pri kio estas silabo?

Katalin
afiŝita je 2014-12-19 16:19:01

Dankon, Derek pro la interesa demndo. Mi tre scivolas pri la reago de la membroj. Mi mem neniam spertis problemon ĉe la lernantoj rekoni la silabojn..sed eble tio estas kultrudependa afero. En kelkaj landoj kaj kulturoj teriaj konoj pri lingvoj estas bazaj, nepraj, en aliaj eble ne… Do, ni vidu….. kion diras niaj kolegoj tutmonde.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-12-19 18:17:57

Saluton :)
Jes, lernolibroj instruas, ke la akcento estas sur la antaŭlasta silabo, kvankam ili ordinare ne konceptas silabon (mi mem dumlecione neniam konceptis ĝin). Tamen ili montras kiel dividi vortojn je silaboj. En tiu divido gravas ĝuste la vokaloj - eble ili estas la ŝlosilo. Mi neniam spertis (almenaŭ ne en klasĉambro) diskuton pri tio, kiel nombri vokalojn aŭ laŭ kiuj kriterioj oni devus tion fari (se mi bone komprenis vian demandon). Ordinare mi instruas dirante, ke vorto havas tiom da silaboj, kiom da vokaloj. Ĉu absolute prave, mi ne scias. Jen unu solvo, eble utiligata ankaŭ de aliaj instruistoj.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-12-19 18:26:19

Vi skribis, ke "eĉ Zamenhof diris ion tian" (rilate la "akcenton sur la antaŭlasta silabo). Jen kiel tekstas la 10a regulo (laŭ Vikipedio): "La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo." ;)

pnascentes
afiŝita je 2014-12-19 18:49:25

Bonega demando. Iel koncepto pri silabo devas konsideri vokalojn kaj duonvokalojn (duonkonsonantoj j kaj ŭ), okaze de diftongoj. Dum klasoj pri Fonetiko en IS/Poznano, mi surprize konstatis supozeblan nekoincidon pri brazilaj kaj esperantaj diftongoj. Certe bone klarigos la temon tuŝantan ĝustan prononcadon pli lerta kolego. Danke, Paŭlo

tukero
afiŝita je 2015-04-16 22:26:40

Por Esperanto certe eblas konstati ke la kerna elemento de silabo estas vokalo.
Ekzistas lingvoj, en kiuj ankaŭ konsonantoj estas tiel sonoraj ke ili povas porti silabon (ofte „l“ aŭ „r“, ankaŭ „m“ kaj „n“). En la ĉeĥa ekzemple ekzistas vortoj sen vokalo kiuj tamen enhavas tiom da sonoraj konsonantoj, ke ili estas silabaj. En Esperanto tio ne okazas.
Por la akcento en Esperanto la vokalo vere estas la plej grava elemento. En ĝi ekzistas unusilabaj vortoj kun du fonemoj:
vokalkomenca „al“,
konsonantkomenca „la“.
Kontraste kun aliaj lingvoj, Esperanto ne havas unu-vokalajn vortojn, kiuj ja per si estas unusilabaj.
Tre ofte la silaba strukturo estas „konsonanto – vokalo – konsonanto“. Ankaŭ en Esperanto tio estas normo. Tamen ofte surloke de la unuopa konsonanto staras en Esperanto konsonantgrupo.
Duelementaj diftongoj kun “j” kaj “ŭ” regule estas unusilabaj. Ofte daŭras longe konvinki lernantojn ke la pluralaj finaĵoj de Esperanto estas senakcentaj.
Kiel dirite, la silabo por akcento apenaŭ estas problemo. Pro la internaciaj fontoj de la leksiko la vortdivido en silabojn estas malfacila.

tukero
afiŝita je 2015-04-21 22:15:30

Silabo210415

Mi devas konfesi ke mi miris pri la „problemo silabo“. Eble tio estas pro mia gepatra lingvo, la angla, kies neregula akcento necesigas percepton de la silabado. Eklerninte fremdajn lingvojn mi tuj konfrontiĝis kun la relative fidinda lastsilaba akcento de la franca. Simile mi rapidis lernis pri la unuasilaba akcento de la germana, tamen ne tiel fidinda. Eklerninte la rusan, mi preskaŭ senesperiĝis pro la preskaŭ senregula akcento, kiu saltas de silabo al silabo kaj ŝanĝigas la vokalojn de la forte fleksiataj vortoj. Poste mi konatiĝis kun la turka, kiu havas regulan, sed gramatike relevantan akcentsistemon.

Zamenhof efektive uzis la terminon “silabo”. Wennegren en “Detala Gramatiko de Esperanto” uzas, kiel la supre menciita instruisto de Koninda, la antaŭlastan vokalon de la vorto por difini la akcenton.Tio laŭ mi estas la ĝusta solvo.

Por aliaj ecoj de silaboj en Esperanto la vokalo estas tamen la kerno, sed ankaŭ aliaj fonemoj gravas.

Tre grave estas konstati ke la literoj „j“ kaj „ŭ“ en Esperanto estas uzataj ekskluzive konsonante. Ĉu vi jam provis prononci ilin sen akompana vokalo? Kun kia sukceso?

La historio de la lingvoj montras ke la neakcentataj silaboj “aj” kaj “oj” ofte evoluas al “e” kaj “i”. Tio okazis en la greka kaj latina. Supozeble pro tio ekzistas ĉe kelkaj Esperanto-komencantoj la tendenco akcenti la pluralajn finaĵojn.

Ekzistas granda gamo de silaboj kun diversaj strukturoj. PAG montris tion sufiĉe elĉerpe, kvankam ne garantie perfekte.

Aldono je 2015-09-27
En Esperanto la unusilabaj vortoj tre ofte estas senakcentaj. La artikolo, la prepozicioj, la konjunkcioj, la pronomoj ekzemple estas akcesoraj precizigiloj, gravaj, sed ne tiel gravaj , ke oni akcentu ilin. Ili ankaŭ sufiĉe ofte formas apertajn silabojn (t.e., ili komencas aŭ finas per vokalo):
vokalkomencaj silaboj: aj, al, as, aŭ, ej, el, es, eŭ, is, oj, ol, os, us
konsonantkomencaj silaboj: ci, ĉi, de, fi, ge, ja, je, ju, ke, la, li, mi, ne, ni, nu, po, se, si, ŝi, vi

Silaboj, kiuj havas vokalon enkrampigitan per du konsonantoj, nomiĝas fermaj silaboj. Ĉi tiuj silaboj sen finaĵoj ofte estas funkcivortoj:
bas, dum, jen, kun ,laŭ, mem, nun, per, por, sen, sur

Bernadox
afiŝita je 2015-05-05 12:33:04

La demando koncernas R 10 de la Fundamentaj Gramatikoj kun §§ 2-3 de la Ekzercaro (FE). Bv. vidi la tekstojn kaj komentojn al R 10 en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (Aprilo 2015), BK I, p. 183-186.

tukero
afiŝita je 2015-09-27 20:16:02

Bernadox skribis:
La demando koncernas R 10 de la Fundamentaj Gramatikoj kun §§ 2-3 de la Ekzercaro (FE). Bv. vidi la tekstojn kaj komentojn al R 10 en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (Aprilo 2015), BK I, p. 183-186.
Estimata Bernadox,
bedaŭrinde mi ne sukcesis trovi la rekomenditajn paĝojn.
Salutas Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.