Forumo

TemojMovadoSaluton al ĉiuj!

ĉu vi kredas, ke esperanto finvenkos antaŭ 2017?

Altebrilas
afiŝita je 2010-10-01 23:28:07

Tio estas provo de la nova sistemo. Ĝis nun, ĝi ŝajnas bone funkcii. Mi scias nun, kiel tajpi Bordeaux, *Bordeaŭ kaj *Bordeaŭx uzante la x-metodon.

Ĝis!

giorgosesper
afiŝita je 2011-01-15 16:47:57

Ĉu ekzistas iu baro ĉe la jaro 2017?

Dimitrije
afiŝita je 2011-01-31 21:04:12

Ĉu ekzistas mi 2017?
Mi esperas ke E-to estos pli forta.
Sed...
Ideo pri la internacia lingvo estis tuthomara, saĝa, tre bona, sukcesis ebligi facilan interkomprenon inter homoj parolantaj malsamajn lingvojn.
Sed ideo ankoraŭ ne estas sufiĉe profitebla. Nuntempe, la tuta mondo zorgas pri profito.
Tio signifas ke situacio estas simila al tempo de Unua libro. Unua libro aperis dank’ al helpo de aliaj.
Dio scias – nenio ŝanĝiĝis.
Diru ĉu mi pravas!

Mireille
afiŝita je 2012-01-03 13:59:12

Kion signifas "finvenkos"???
Esperanto ekzistas kaj funkcias. Asa afero, nuna afero.
Problemo estas, ke homoj ne konsciiĝas, ke la nuna lingva situacio ne estas bona.
Problemo estas, ke lingvoj ĉiam ligiĝas al povo kaj al emocioj. Pro tio oni ne povas diskuti pri lingvoj same kiel oni diskutas pri iu skribilo aŭ iu legomo.

Instruanto
afiŝita je 2012-01-05 10:16:41

[b][i]Gekaraj !!!

" Ni semu kaj semu, neniam lacighu,
pri tempoj estontaj pensante,
ni alte tenu la verdan standardon,
pri jaroj ne rigardante.

Espero l'obstino kaj la pacienco,
jen estas la signoj de nia potenco . . . kaj VENKO !!!

P. S. La jaro ne gravas - Antonio

SinjoroEng
afiŝita je 2012-04-11 00:47:52

Salutojn al chiuj

Mi opinias, ke se tie estas ekonomia agado de esperanto, tie estas venko. Nun, la esperantujo devus pensi pri krei la retuniversitato aŭ distanca universitato. Tie povas krii laboron kaj vivas ekonomio. Homoj en la moderna tago ne pensas multaj pri paco ktp, monoj parolas multajn de la vortoj.

Mi petas pardonon ĉar mia esperanto estas malbona. Bv legi mian blogon en angle sed vi povas legi en via lingvo per tradukilo de guglo ĉe la paĝo

Benojn el Malajzio

tukero
afiŝita je 2014-08-04 22:25:08

giorgosesper skribis:
Ĉu ekzistas iu baro ĉe la jaro 2017?
Laŭ mi, ne!

tukero
afiŝita je 2014-08-04 22:27:07

Dimitrije skribis:
Ĉu ekzistas mi 2017?
Mi esperas ke E-to estos pli forta.
Sed...
Ideo pri la internacia lingvo estis tuthomara, saĝa, tre bona, sukcesis ebligi facilan interkomprenon inter homoj parolantaj malsamajn lingvojn.
Sed ideo ankoraŭ ne estas sufiĉe profitebla. Nuntempe, la tuta mondo zorgas pri profito.
Tio signifas ke situacio estas simila al tempo de Unua libro. Unua libro aperis dank’ al helpo de aliaj.
Dio scias – nenio ŝanĝiĝis.
Diru ĉu mi pravas!
Jes, vi pravas!

tukero
afiŝita je 2014-08-04 22:31:23

Mireille skribis:
Kion signifas "finvenkos"???
Esperanto ekzistas kaj funkcias. Asa afero, nuna afero.
Problemo estas, ke homoj ne konsciiĝas, ke la nuna lingva situacio ne estas bona.
Problemo estas, ke lingvoj ĉiam ligiĝas al povo kaj al emocioj. Pro tio oni ne povas diskuti pri lingvoj same kiel oni diskutas pri iu skribilo aŭ iu legomo.
Kara Mireille
por mi "finvenkos" estas tro militisma termino, eĉ se konvencia. Via prijuĝo estas ĝusta.
Salutas Ĝeraldo

tukero
afiŝita je 2014-08-04 22:36:28

Instruanto skribis:
[b][i]Gekaraj !!!

" Ni semu kaj semu, neniam lacighu,
pri tempoj estontaj pensante,
ni alte tenu la verdan standardon,
pri jaroj ne rigardante.

Espero l'obstino kaj la pacienco,
jen estas la signoj de nia potenco . . . kaj VENKO !!!

P. S. La jaro ne gravas - Antonio
La jaro vere ne gravas. Nia tasko estas protekti, vivteni, tamen evoluigi la lingvon kaj propagandi la ideon. Eĉ se ne, la ideo feniksos, kaj eble ankaŭ la lingvo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2021 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.