Forumo
Temoj / Movado / Saluton al ĉiuj!
ĉu vi kredas, ke esperanto finvenkos antaŭ 2017?
|  | 
                    Altebrilas
                     
                    Tio estas provo de la nova sistemo. Ĝis nun, ĝi ŝajnas bone funkcii. Mi scias nun, kiel tajpi Bordeaux, *Bordeaŭ kaj *Bordeaŭx uzante la x-metodon.  Ĝis! | 
|  | 
                    giorgosesper
                     
                    Ĉu ekzistas iu baro ĉe la jaro 2017?                 | 
|  | 
                    Dimitrije
                     
                    Ĉu ekzistas mi 2017? Mi esperas ke E-to estos pli forta. Sed... Ideo pri la internacia lingvo estis tuthomara, saĝa, tre bona, sukcesis ebligi facilan interkomprenon inter homoj parolantaj malsamajn lingvojn. Sed ideo ankoraŭ ne estas sufiĉe profitebla. Nuntempe, la tuta mondo zorgas pri profito. Tio signifas ke situacio estas simila al tempo de Unua libro. Unua libro aperis dank’ al helpo de aliaj. Dio scias – nenio ŝanĝiĝis. Diru ĉu mi pravas! | 
|  | 
                    Mireille
                     
                    Kion signifas "finvenkos"??? Esperanto ekzistas kaj funkcias. Asa afero, nuna afero. Problemo estas, ke homoj ne konsciiĝas, ke la nuna lingva situacio ne estas bona. Problemo estas, ke lingvoj ĉiam ligiĝas al povo kaj al emocioj. Pro tio oni ne povas diskuti pri lingvoj same kiel oni diskutas pri iu skribilo aŭ iu legomo. | 
|  | 
                    Instruanto
                     
                    [b][i]Gekaraj !!! " Ni semu kaj semu, neniam lacighu, pri tempoj estontaj pensante, ni alte tenu la verdan standardon, pri jaroj ne rigardante. Espero l'obstino kaj la pacienco, jen estas la signoj de nia potenco . . . kaj VENKO !!! P. S. La jaro ne gravas - Antonio | 
|  | 
					(Eksmembro) SinjoroEng
                     
                    Salutojn al chiuj Mi opinias, ke se tie estas ekonomia agado de esperanto, tie estas venko. Nun, la esperantujo devus pensi pri krei la retuniversitato aŭ distanca universitato. Tie povas krii laboron kaj vivas ekonomio. Homoj en la moderna tago ne pensas multaj pri paco ktp, monoj parolas multajn de la vortoj. Mi petas pardonon ĉar mia esperanto estas malbona. Bv legi mian blogon en angle sed vi povas legi en via lingvo per tradukilo de guglo ĉe la paĝo Benojn el Malajzio | 
|  | 
                    tukero
                     Laŭ mi, ne! | 
|  | 
                    tukero
                     Jes, vi pravas! | 
|  | 
                    tukero
                     Kara Mireille por mi "finvenkos" estas tro militisma termino, eĉ se konvencia. Via prijuĝo estas ĝusta. Salutas Ĝeraldo | 
|  | 
                    tukero
                     La jaro vere ne gravas. Nia tasko estas protekti, vivteni, tamen evoluigi la lingvon kaj propagandi la ideon. Eĉ se ne, la ideo feniksos, kaj eble ankaŭ la lingvo. | 


 
 