Forumo
Temoj / Eŭropa Tago de Lingvoj / Aliĝoj al la skajpaj lecionoj - ETL 2015
| 
                 | 
            
                 
                    galo50
                     
                    Mi dankas al Katalin, Neĝeta kaj Thu pro la lecionoj. Mi ŝatus aliĝi al la leciono pri la Islanda, dankon.                 
             | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    Monika
                     
                    Ankaux mi dankas al Katalin, Neĝeta kaj Thu pro la lecionoj!!! Gratulojn!  
                              | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    Burdo
                     
                    Mi partoprenos la lundan (28-an de septembro) lecionon pri "Rumantch Grischun". 
            Mia skajpa nomo - dorburc1 Amike, Dorota  | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    Katalin
                     Kara Dorota, mi ĵus aldonis vin. Bonvenon.  | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    arankal
                     
                    Kara Katalin, Renato kaj Sylvain! Dankegon pro la ebleco ĉeesti la interesajn seminarietojn pri la itala kaj la franca lingvoj! Mi la unuan fojon partoprenis skajpajn prelegojn, kaj estis tre kontenta kaj kun la enhavo kaj kun la teknika flanko! Salutojn al ĉiuj partoprenintoj, elkore, Aranka                 
             | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    leandro_abrahao
                     
                    Estimataj, mi tute neatendite devis resti en mia laborejo kaj ne povis respondi al la skajpa voko okaze de la seminario. Elkoran pardonon mi petas kaj al la seminarianoj kaj al la seminariestroj  
                              | 
        


 
                
                