Forumo

TemojEkzamenojKiam okazu la 5a Tutmonda KER-ekzameno?

Kiu dato en 2016 taŭgus por vi?

isksanjo
afiŝita je 2015-12-31 07:18:33

Saluton! Por ni en Tokio taŭgas la 4-a de junio. Mi bonvenigas vian decidon okazigi la sesion ankaŭ en 2016.
Amike, Tieko

Telemo
afiŝita je 2015-12-31 14:47:57

Karaj, por Mi ... kaj ne Ni ... ĉar mi ne metis la demandon en nia loka grupo ;-) ĉiuj tagoj konvenas por ni ĉar estas sabatoj kaj ĝenerale ni ne laboras en Francio sabate... Ĝojan Novjaran feston kaj ĝis baldaŭ Telemo

Golfestro
afiŝita je 2016-01-09 08:32:16

Kiun daton ni elektu ?
Necesas komenci varbadon, rezervadon de loko, ktp.
En Parizo, mi organizas informkunvenon, lundon la 11an
DJ

Katalin
afiŝita je 2016-01-09 16:05:50

Golfestro skribis:
Kiun daton ni elektu ?
Necesas komenci varbadon, rezervadon de loko, ktp.
En Parizo, mi organizas informkunvenon, lundon la 11an
DJ
Saluton, Didier,
badaŭrinde ĝis nun malmultaj reagis do, nia tasko decidi ne plifaciliĝis. Aldone estas ankaŭ organizaj aferoj, kiujn ni devas respekti. En aprilo kiel ajn estos ekzameno, ĝuste pro aŭ por Greziljono. Do, al tiu dato povas aliĝi tiuj, kiuj volas kaj povas. La decido inter fino de majo aŭ komenco de junio ankoraŭ pendas, sed mi esperas baldaŭ povi doni respondon. Mi pensas, ke estos la 4a de junio, sed tio ne tute certas ankoraŭ. Unu rimarko por vi: eble por francoj, parizaneoj ne gravas ĉu la atestiloj pretos por UK aŭ ne, sed kaj por ekstereŭropanoj kaj por ITK/UEA tre gravas scii, ke oni ne bezonos konfidi la dokumentojn al poŝtoservoj kaj aldone eblas ŝpari centojn da eŭroj. Do, tiu argumento ankoraŭ rolas kaj rolos grave en la decido.

Katalin
afiŝita je 2016-01-13 20:22:46

Mi informas vin pri la decio: la 5a Tutmonda Ekzamentago en 2016 okazos la 4an de junio.
Mi petas ĉiujn, kiuj planas okazigi sesion en tiu tago aŭ en alia dato en 2016, ili kiel eble plej frue faru la necesajn paŝojn. Jen la informoj. Dankon.
http://edukado.net/novajhoj?id=600

leejungkee
afiŝita je 2016-02-26 22:27:27

Mi, koreo preferas havi ekzamenon en la 4-a de junio en Seulo kaj Busano. Dankon. Via, Jungkee

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.