Forumo

 Ŝlosita fadeno

TemojRISKOLimigo de la ludtagoj

Vojacek
afiŝita je 2016-01-23 12:04:13

Ĉu estos eble la pauzon fari tiel, se 1000 ludtagoj trafos meze de monato, ke la ludanto rajtos finludi en la monato. Tiam la komenco de la pauzo povus moviĝi inter 1000 kaj 1030 ludtagoj kaj tiam oni ne povos paroli pli ŝajna avantaĝo povi ludi ĝis fino de la monato por la unua, kiu devos pauzi, ĉar ĉiuj finos nur fine de la komencita monato. Ebla maksimuma 30 taga plilongigo por ebleco ludi ĝis fino de la monato estos bagatela avantaĝo.

vmel
afiŝita je 2016-01-23 20:32:48

Min ĝenerale nenio ŝokas en la vivo... sed la aroganteco de Nicole kaj pli ol stranga pozicio de Eŭgeno min, milde dirante, mirigas.
nicolee skribis:
Kia privilegio! Mi estas la viktimo de malĝustaj akuzoj kaj mi estos la unua kiu estos forigita. Tio ŝajnas al mi tute maljusta.
Se mi nomus tion "virina logiko" - oni aldone akuzus min pri seksismo.
Unua forigita - ĉar vi unua komencis ludi kaj ludis plej multe. Ĉu mi aŭ iu alia kulpas pri tio?
nicolee skribis:
Mia sugesto estas ke mi ja haltos ludi ĉar mi konscias, ke estas sufiĉe granda avantaĝo kiam oni rehavas samajn demandojn kiel antaŭe, sed mi nepre ne devus esti la unua kiu devas halti, sed ke mi faru tion ekzemple unu monaton post kiam Valentin devis halti.
Plia ekzemplo de mislogiko. Kiu pli frue komencis, tiu pli frue haltu. Oni komparu kvanton da demandoj, luditaj de ŝi kaj de mi. Ŝi havas avantaĝon, sed halti devas mi?

Se mi ne avertus publike, vi plu gajnus ĉiumonate kun absoluta rezulto (nu, eble en lastaj tagoj iom "malstreĉiĝus", kiam la venko jam garantiitas).

Kaj Eŭgeno el false komprenita "ĝentileco" skribas teruraĵojn. Oni povas aŭ strebi al vero, aŭ interŝanĝi komplimentojn - kunigi tion ne eblas absolute. Kaj la vero ofte estas malagrabla, precipe por homoj kun iluzioj aŭ ne tute pura konscienco.
Antikvaj reĝoj ordonis murdi kurierojn, kiuj alportis malbonan novaĵon, aŭ magiiston, kiu aŭguris malvenkon. Ke simila "logiko" povas pluvivi en la 21-a jarcento - apenaŭ eblas imagi...

Ĉu eble modifi la ludregulojn - ke poentojn ricevu ne tiu, kiu ĝuste respondis, sed kiu scipovas bele flati, aŭ apartenas al certa grupo? Jen, regularon de "Oscar"-ceremonio oni intencas modifi: pli frue por gajni tie necesis bone aktori en filmoj, nun krom (aŭ anstataŭ) tio necesos/sufiĉos esti nigrulo aŭ samseksemulo...

nicolee
afiŝita je 2016-01-25 20:38:17

Kial Valentin daŭre rajtas skribi malveraĵojn en tiu fadeno? Mi neniam havis perfektan rezulton kaj Valentin ne bezonas fari publikajn avertojn. Ĉi-monate mi eble bonŝancos kaj gajnos, sed nenio ŝanĝiĝis kompare al la pasintaj monatoj. Mi pensas, ke Eŭgeno estas sambona ludanto kiel mi, do foje li gajnos, foje mi gajnos. Evidente Valentin ankaŭ tre bone ludas, do ankaŭ li certe foje ree gajnus. Aliaj kiuj longe ludas eble ankaŭ sukcesos gajni. La probableco bonŝanci ĉiun monaton ne estas granda. Ĉu finfine iu povos malhelpi al Valentin daŭrigi siajn senbazajn akuzojn? Katalin, kial vi ne tuj aldonis komenton, kiam vi vidis, ke Valentin daŭrigas argumenti, ke estis bezono averti, kiam evidente ne estas tia bezono. Ĉu vere vi pensas, ke Valentin rajtas tiel akuzi min ne nur unufoje, sed en ĉiuj siaj afiŝoj? Kial vi ne klare diras al li, ke daŭrigi tiel ne akcepteblas? Se oni akuzas min, mi volas havi la rajton defendi min. Sed kompreneble la plej bona solvo estintus haltigi Valentin tuj post lia unua akuza afiŝo. Ĉu tiel vi ne opinias? Kaj malhelpi al la akuzito defendi sin estas laŭ mi kruela ago. La akuzanto devas nepre esti haltigita.
vmel skribis:


Se mi ne avertus publike, vi plu gajnus ĉiumonate kun absoluta rezulto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.