Forumo

 Ŝlosita fadeno

TemojRISKOLimigo de la ludtagoj

Katalin
afiŝita je 2016-01-22 17:38:15

Mi havas por vi tre gravan novaĵon, nome ni decidis enkonduki grandan ŝanĝon en la ludon.
Ekde nun ni limigas la eblajn ludtagojn kaj tiujn, kiuj atingis tiun nombron de tagoj, ni blokas por unujara ripozo. Ni konservas iliajn rezultojn do, se ili iam gajnis monatan ludon, ili estos listigtaj en la rekordlisto daŭre kun siaj rezultoj, sed post atingo de 1024 ludtagoj ili devos ripozi.

Pli detalan klarigon vi povas vidi en la novaĵo.

valer
afiŝita je 2016-01-22 18:04:42

Bona ŝanĝo, kelkaj demandoj estas tiom faktaj ke mi ne imagas ĉu iu povas ĝuste respondi ekde la unua fojo!

anna_lowenstein
afiŝita je 2016-01-22 18:16:13

Ankaŭ mi nun ofte renkontas samajn demandojn, sed mi devas konfesi, ke eĉ vidinte la saman demandon antaŭe, mi ne memoras la ĝustan respondon, ekz. ĉu IFEF fariĝis Faka Organizaĵo en 1948, 1949, 1950, aŭ 1951. Eĉ se oni donis al mi la ĝustan respondon antaŭ kvin monatoj, ĝi ne restas en mia kapo. Tial mi admiras Nicole kaj Valentin, kiuj evidente havas tiel elstarajn memorojn, eĉ pri tiaj detaloj, ke ili perfekte respondas ĉiujn demandojn, kiam ili renkontas ilin duan fojon. Mi gratulas ilin ambaŭ, kaj bedaŭras, ke ili ne plu rajtos ludi dum tiel longa tempo!

balenido
afiŝita je 2016-01-22 18:32:21

Kiamaniere tio solvas la problemon??? Kia estas la senco de tiu "ŝanĝo"? Ĉu vere vi opinias, ke gilotino estas la plej efika rimedo kontraŭ kapdoloro?
Jam ekzistas regulo, lau kiu la plej ofte gajnintaj ludantoj devas fordoni sian donacon. Ĉu tio ne sufiĉas? Kio bezonatas pli? Vi ja simple mortigas la ludon. Jam nun ne estas tre multe da ludantoj, kaj post ia mallonga periodo ilia kvanto eĉ malpligrandiĝos.
Post tia nova regulo mi eĉ tute ne vidas sencon ludi - se ĉiu ludtago fakte proksimigas vin al la ludĉeso. Ankaŭ ne estas deziro...

vmel
afiŝita je 2016-01-22 18:35:39

La decido estas logika kaj justa.
Ankaŭ la cifero 1024, t.e. 2^10, estas nature elektebla.
Sed kial la klarigo pri la ŝanĝo estas tiom plumpa:

Citaĵo:
Kial ĝuste post 1024-taga ludo ni blokos la aliron?
Jes, estintus bone ekzemple post 1000 tagoj fari tion, sed ĉar nun Nicole Els, kiu estos la unua viktimo, estas la plej bona ludanto de la monato januaro, estus vere malhoneste ĝuste tiun serion rompi kaj malhelpi ŝin pluludi en tiu situacio. Ŝi rajtu finludi la monaton, por kio sume ŝi bezonos maksimume 1024 ludtagojn.
Aspektas, kvazaŭ Nicole havas privilegiojn kaj la ŝanĝo estas farita speciale por komplezi ŝin.

Do dankon al ĉiuj, krom la onta ĉampioniono de januaro.
Sukcesojn al novaj ludantoj!

vmel
afiŝita je 2016-01-22 20:30:07

Teknika demando.

Estos juste kaj racie, se ludanto mem decidis paŭzi - do post jaro de lia malaktiveco liaj ludtagoj nuliĝos.
Ekzemple, se li ĝis nun ludis dum 300, aŭ 500, aŭ 800 tagoj kaj ekpaŭzis - do post jaro li rajtu rekomenci kaj tiam ludi senpaŭze dum 1024 tagoj, sed ne ke la sistemo lin devige haltigu post sumo 1024 ekde lia unua komenco.

Ĉar vi ankoraŭ ne enprogramigis la limigon - vi povas antaŭvidi tiun eblecon.

Aŭ eble eĉ - ke la sistemo nombru ne nur lud-, sed ankaŭ paŭzo-tagojn, kaj se inter 1024 ludtagoj troviĝas 365 (aŭ pli) da ripoztagoj - li rajtu daŭrigi.

Katalin
afiŝita je 2016-01-22 20:32:44

vmel skribis:

Jes, bona ideo. Dankon. Mi certe pripensos kaj inkludos ĝin en mian mendon de programŝanĝo.

nicolee
afiŝita je 2016-01-22 21:07:43

Kia privilegio! Mi estas la viktimo de malĝustaj akuzoj kaj mi estos la unua kiu estos forigita. Tio ŝajnas al mi tute maljusta. Katalin kontrolis la akuzojn de Valentin kiuj evidentiĝis falsaj. Ĉu Valentin pardonpetis? Ne. Li publike akuzis min, do li devus eĉ publike pardonpeti, sed anstataŭe li dankas ĉiujn krom mi, se mi gajnos en januaro, kvankam tiu gajno ankoraŭ ne certas, ĉar Eŭgeno ne estas tre for. Mia sugesto estas ke mi ja haltos ludi ĉar mi konscias, ke estas sufiĉe granda avantaĝo kiam oni rehavas samajn demandojn kiel antaŭe, sed mi nepre ne devus esti la unua kiu devas halti, sed ke mi faru tion ekzemple unu monaton post kiam Valentin devis halti. Ja estas liaj akuzoj kiuj almenaŭ plirapidigis la decidon de Katalin krei limon de ludtagoj.

vmel skribis:
La decido estas logika kaj justa.
Ankaŭ la cifero 1024, t.e. 2^10, estas nature elektebla.
Sed kial la klarigo pri la ŝanĝo estas tiom plumpa:

Citaĵo:
Kial ĝuste post 1024-taga ludo ni blokos la aliron?
Jes, estintus bone ekzemple post 1000 tagoj fari tion, sed ĉar nun Nicole Els, kiu estos la unua viktimo, estas la plej bona ludanto de la monato januaro, estus vere malhoneste ĝuste tiun serion rompi kaj malhelpi ŝin pluludi en tiu situacio. Ŝi rajtu finludi la monaton, por kio sume ŝi bezonos maksimume 1024 ludtagojn.
Aspektas, kvazaŭ Nicole havas privilegiojn kaj la ŝanĝo estas farita speciale por komplezi ŝin.

Do dankon al ĉiuj, krom la onta ĉampioniono de januaro.
Sukcesojn al novaj ludantoj!

euxgeno
afiŝita je 2016-01-22 21:55:03

Kara Katalin, antaŭ la proponitaj ŝanĝoj estos enkondukitaj, bonvolu pritrakti miajn du proponojn:

1. Ŝanĝi la algoritmon de la ludo tiel, ke ludanto havos nur novajn aŭ antaŭe malĝuste responditajn demandojn (almenaŭ 3, por ke sufiĉu por unu sekva tago). Kiam tiaj demandoj finiĝos, la ludanto ĉesas ludi ĝis aperos novaj demandoj en la bazo. Do ne necesos forigadi "perforte" la ludantojn kiuj ne kulpas pro sia fideleco kaj kiuj povas havi ankoraŭ kelkdek novajn demandojn. Tio estos pli interesa kaj justa.

2. Forigi por ĉiam s-on Valentinon pro lia abomena konduto rilate al s-ino Nicole Else. En ĉiu normala forumo tio estas kutima praktiko, ekzistas regularo laŭ kiu administrantoj havas la rajton purigi la retejon de malbonkondutantaj uzantoj. Ja senpruva publika akuzo, kiu fakte evidentiĝis ne nur senpruva, sed eĉ ofende malĝusta, devas esti severe punita.

yuka_uln
afiŝita je 2016-01-23 05:19:11

Tre malĝoja novaĵo... Tiuj bonaj ludantoj estis kvazaŭ lumturoj, al kiuj necesas strebi, ili estis pruvo, ke jes, eblas scii ĉion, ke la demandoj tute ne estas teruraj aŭ stultaj, ke estas nur mia problemo, se mi ne scias la respondojn.

Estis vere mirinda, ke la plejaj ludantoj eĉ post tiom da tempo plu havis intereson al la ludo. Mi timis, ke pro ripetantaj demandoj aŭ pro konstantaj gajnoj RISKO tedos al ili kaj ni perdos niajn stelulojn kaj la ludon mem. Sed okazis jene. Mi konsentas kun Balenido.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.