Forumo

TemojKIUN LERNOLIBRON ELEKTI?Libroj por ekzamenoj b1, b2, c1 ?

Katalin
afiŝita je 2016-04-20 11:30:14

Rekte por prepariĝi al la ekzamenoj ni konsilas uzi la libron Esperanto de nivelo al nivelo. Bedŭrinde ĝi ne plu aĉeteblas, sed estas partoj elŝuteblaj ĉe la specimenoj . Samloke aperos ene de du semajnoj la tuta libro kun sondosieroj , kiujn eblos libere elŝuti.

MartienESP
afiŝita je 2016-04-20 11:31:43

Saluton, mi vidas ke nuntempe ekzamenoj de Esperanto estas organizataj laŭ la internacia sistemo de lingvo-niveloj kiel b1, b2, c1 ktp. Ĉu ekzistas modernaj kurslibroj el kiuj estas klare, kian nivelon iu povas akiri kun ili? Aŭ se ne, (reta) resumo kiu komparas la tradiciajn librojn por progresintoj ( Gerda malaperis, la Tuta Esperanto, la plena manlibro de Wennergren ktp) kun tiuj niveloj?

Katalin
afiŝita je 2016-04-20 11:32:22

En al parto PRISKRIBOJ vi povas vidi pri kiuj partoj oni ekzameniĝas.

Katalin
afiŝita je 2016-04-20 11:36:59

MartienESP skribis:
Saluton, mi vidas ke nuntempe ekzamenoj de Esperanto estas organizataj laŭ la internacia sistemo de lingvo-niveloj kiel b1, b2, c1 ktp. Ĉu ekzistas modernaj kurslibroj el kiuj estas klare, kian nivelon iu povas akiri? Aŭ se ne, (reta) resumo kiu komparas la tradiciajn librojn por progresintoj ( Gerda malaperis, la Tuta Esperanto, la plena manlibro de Wennergren ktp) kun tiuj niveloj?
Bedaŭrinde multaj el la novaj lerniloj ankoraŭ ne indikas la nivelon, sed kiam mi prezentas tiujn lernilojn en nia KATALOGO, mi provas indiki ankaŭ tion. Helpus al mi konsili vin, se vi indikus pli-malpli en kiu nivelo vi estas, al kiu nivelo vi strebas. Ŝajnas al mi ke vi estas sufiĉe bona, do, jen libro kiu certe taŭgus por vi. Temagemo. Mi havas superfluan ekzempleron, se vi volas. Ankaŭ por trejnado de aŭdkompreno mi havas libron, Ĉu vi aŭdis, ke... ?

MartienESP
afiŝita je 2016-04-20 11:40:08

Multan dankon Katalin! Mi faros tiujn testojn. (Parenteze mi povus priskribi mian nivelon tiel ke mi studis Teach Yourself Esperanto kaj mi scias ĝian tutan enhavon krome kelkaj paroloj kiujn mi eble forgesis kaj krome kelkfoje mi konfuzas Esperantajn vortojn kun vortoj el latinidaj lingvoj).

tukero
afiŝita je 2016-04-25 22:30:52

Karaj,
mi konstatas ke lernejaj lernolibroj kaj intertempe ankaŭ lernolibroj por aŭtodidaktoj en Germanujo enhavas indikon pri la nivelo laŭ la referenckadro. Aŭtoroj de Esperanto-lernolibroj devus havi eblecon akiri tian indikon. La manuskripto devus esti prijuĝita de lingve kaj didakte ekspertaj recenzantoj.
Salutas Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.