Forumo

TemojPuzlo-donacoj en la Zamenhofa jaroBonvolu ĉi-sube rezervi vian puzlopecon.

hipopotamo
afiŝita je 2017-12-28 22:51:32

Saluton karaj, mi elektas la puzloparton n-ro 117.
Bonan, sukcesan, ĝojigan kaj sanan novan jaron 2018 al vi ĉiuj!
Kore salutas vin
Heinz

Monika
afiŝita je 2017-12-31 14:59:22

Mi prenas la pecon 11. :)

Monika
afiŝita je 2017-12-31 15:00:57

Mi prenas anomime la pecon 4! :)

Monika
afiŝita je 2017-12-31 15:30:52

La Granda Ursino (lernejo) prenas la pecon 95.

arankal
afiŝita je 2018-01-03 18:18:15

Mi elektas la pecon 16.

neniomfarulo
afiŝita je 2018-01-05 10:48:20

Mi kunlaboras per la 59a peco.

(Mia paypal-a konto, cardobiur cxe Hotmail, ne kongruas kun mia adreso cxe edukado.net)

Dankon pro via laboro, kaj fartu bone!

Hoss
afiŝita je 2018-01-07 19:25:35

Mi prenas pecojn 5 kaj 6.

Katalin
afiŝita je 2018-01-07 20:03:00

Hoss skribis:
Mi prenas pecojn 5 kaj 6.
Kara Hoss, mi dankegas vin pro la subteno, sed havas malbonan novaĵon. Por unu persono ni donas nur unu pecon, por ke kiel eble plej multe da personoj povu engaĝi sin. Eĉ se ili ankoraŭ ne svarmas. Sed se vi volas ekzemple parton de via mono dediĉi en la nomo de alia persono aŭ grupo, ekz. NASK-pecon financi, tio eblas. Mi do atendas kiu peco iru al vi kaj en kiu valoro kaj kiu estu la alia bonŝanculo. Aŭ eventuale via tuta sumo iru al unu peco, sed kiu?

ClaudeNourmont
afiŝita je 2018-01-13 18:23:39

Kaj kiom da pecoj restas ne aĉetitaj?

Katalin
afiŝita je 2018-01-13 18:33:23

ClaudeNourmont skribis:
Kaj kiom da pecoj restas ne aĉetitaj?
Dankon pro via intereso, Claude.
La afero iras malpli rapide ol mi esperis. Ĝis nun ni vendis 57 pecojn, restis 63. La plej alta sumo, donacita por puzlo estis 500 eŭroj, sed por mi multe pli gravus ke kiel eble plej multe da homoj engaĝu sin kaj esprimu ke por ili gravas nia laboro.
Do, kvankam mi kompatas Zamenhof pro la truoj en la portreto, mi ankoraŭ atendas kaj atendas kaj ne kuraĝas mendi ĉiujn planitajn plibonigojn , ja unue kuniĝu la financa bazo.
Jen la donacintoj:http://edukado.net/prie/subteno/listo
Jen la portreto, kie mankas ankoraŭ kelkaj jam aĉetitaj pecoj, ĉar oni ne indikis la elektitan numeron. .

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.