Forumo

TemojPri edukado.netAtako kontraŭ edukado.net en Libera Folio

Katalin
afiŝita je 2010-10-14 09:57:40

Sub la artikolo kiu prezentas la lanĉon de edukado.net en Libera Folio aperis alsrkibo de ne-membro, kiu forte dubigas la legantojn kaj la esperantistaron pri la utilo de nia retejo. Eble multaj ne volas aŭ ne pvoas reagi tie, mi invitas vin esprimi vian opinion ĉi tie, inter ni pri la argumentpunktoj de Andreas Künzli (ne-membro de nia retejo).

Libera Folio: http://www.liberafolio.org/2010/edukado#1287041107
------------------------
Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-14 01:39

Iom trafoliuminte la novlanchitan retujon mi komencis dubi, chu indis investi tiom grandan sumon.
Elstara kaj alloga eble ekstere, sed mankas enhava substanco. Kiu(j) utiligu tiujn informojn?
Elshutantoj estas dume relative malmultaj, kio pruvas relative malaltan intereson (kvankam ie mi legis, ke pli ol 2000 personoj registrighis - do kie estas tiuj uzantoj?).
La sekcio kursoj faras tro hazardan kaj nekompletan impreson de la sinproponantoj (mi "kontrolis" Pollandon, Francion kaj Germanion, por la chilasta aperas chefe Herzberg; ekzemple por Svislando estas nur 1 adreso, kaj la gravaj kursejoj mankas.)
En la sekcio dosierujoj ghuste mankas multaj dosieroj. Vershajne ghuste utilus proponi la ciferecigitan version de libroj kiel "Historio de la mondlingvoj" de Drezen, por nomi nur unu ekzemplon. Sed chi tie temus vershajne pri kopirajto, aldonaj kostoj de digitaligo, ktp.
Kompreneble la datumbankoj estas ankorau EGE mankohavaj, kaj mi dubas, chu oni povas atingi similan substancon, kiun kolektis dum la jaroj ekzemple CED au GIL, au TROVANTO (por esploristoj, kiuj serchas ion specifan au raran restas mendi fotokopiojn en Vieno).
La ambicio de edukado.net vershajne simple estas tro granda, despli ke shajne pli malpli 1 persono okupighas kiel prizorganto, krom la teknika retestro, se mi bone komprenis.
Persone mi timas, ke post kelkaj jaroj, la projekto renkontos similajn problemojn de stagnado kaj aktualigo, ech se la sistemo de GAUS estas eble pli tauga ol la antaua nederlanda. Tio estas la kazo che CHIUJ tiaj retujoj, kaj Katalin jam spertis tiun problemon. Kion fari, se ESF entute chesigos la pagadon ?
Chu eblas per edukado.net allogi novajn celpublikojn au pliaktivigi la ILEI-publikon, mi dubas. La Eo-movado grandparte stagnas, ke la plej multekosta kaj plej profesia retujo ne povas solvi tiun problemon.

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2010-10-14 10:17:32

Mi legis diversajn malagrablajn komentojn sur Libera Folio. Ŝajnas ke ili ĉefe venas de viroj kontraŭ virinojn.
Mi restas fidela uzanto de edukado.net. Kontraŭ viroj ni ne devas perdi tempon en diskutoj; ili ĉiam pravas kaj sentas sin superaj. La vivo pruvos ke edukado.net estis, estas, estos utila kaj efika afero.
Amike al vi kaj gardu kuraĝon!
Ginette

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-14 10:30:18

Ho, mi kontraŭstaras la supran seksisman opinion! Ne miksu virecon kun opinio pri Edukado, mi petas :)

Katalin
afiŝita je 2010-10-14 12:22:38

Jes, verŝajne Ginette ĝeneraligas laŭ la unusola retejo, kiu nuntempe fariĝis vespejo, kie du-tri viroj atakas virinon.
Ni esperu, ke ŝi havas pozitivajn spertojn ankaŭ pri bonaj viroj, ĉar mi multajn..... :-)

valer
afiŝita je 2010-10-14 13:51:19

Bona ebleco por provi la Forumon ^^

Vere la konstantaj samaj atakoj igas la aŭtoron ne kredinda !
Mia plej ŝatata frazo :
"Estas interese ke Katalin tuj intervenas, se shi sentas sin atakata, sed dum la tuta jaro mankas shia diskutkontribuo chi tie. Chi tiuj infanecaj reagoj..."
Defendi sin kiam oni estas atakata estas infaneca reago ?

ankoraŭ gratulojn al vi pro la nova edukado.net,
valer

blazio
afiŝita je 2010-10-14 15:52:35

Eble oni devas uzantigi ĉefe kursanojn mem, iel; ne aŭ ne nur instruantojn. Ĉe tio, memkompreneble, povas helpi
instruantoj.

Katalin
afiŝita je 2010-10-14 15:54:26

Ĉu vi parolas, Blazio, pri la Forumo aŭ pri la retejo, ĝenerale?
Sincere dirite la retejo servas ĉefe instruantojn (eventuale memlernantojn). Mia plano estis krei metiejon, kolekton de helpiloj kej informoj por la kursgvidantoj.
Por la klasikaj lernantoj estas pli bone loko ĉe lernu.net, lau mia opinio.

Belmiro
afiŝita je 2010-10-14 22:26:57

Ni devas pardoni Andreas Kuenzli. Povas esti ke li diras tion kion li pensas tamen mi dirus ke li ne pensas pri tio kion li diras. Ja! mi jam multe legis de li antaŭajn intervenojn en “libera folio” kaj ĝia stilo estas ĉiam la sama: ofendema. Mi ne konas lin – kiel mi povus? – sed juĝante laŭ sia kutima parolado li estas certa pri sia alta scio ĉiam pli granda ol tia de la aliaj. ( ĉiokaze multe pli alta ol mia, la malriĉa !, kiu tiom bezonas www.edukado.net ).

Kontraŭe al A.K. mi tre alte taksas vian laboron kaj la nova paĝaro. Ĝi tre utilas al mi.

Belmiro

Katalin
afiŝita je 2010-10-14 22:33:23

Kara Belimiro. Via alskribo estis la plej bela mesaĝo de la vespero. Nun mi trankvile povas fermi la komputilon kaj endormiĝi. Mi opinias ke multaj estas tiaj, kiel vi, multaj pensas same, sed malmultaj konfirmis tion hodiaux, eble ne pensasnte ke eĉ tiom (mem)fieraj kaj (mem(certaj homo kiel mi (lau A.K: ) bezonas kelkfoje konfirmon. DANKON!

blazio
afiŝita je 2010-10-15 07:55:11

Mi komprenas (aŭ miskomprenas kvazaŭ) finfine ĉion interretan iuj ie kvalifikas laŭ vizitofteco. Nu, certe
seksekscitaj bildoj estas tiasence plej subtenindaj fare de ekonomie interesataj firmaoj.

Mi vidas, ke instruantoj kaj ekzamenantoj, kun kiuj mi renkontiĝas, "preferas labori, ol babili",
ili kalkulas, kiom da forintoj ili gajnas en unu horo...

tial mi pensas, ke la utiligo de la vasta ekzercaro ĉi tie povus iri pli rekte ankaŭ al la lernantaro.
Mi donos ĉe ELTE al gestudentoj la ligon al Edikado.net, kvankam la gestudentoj tie estas nek pretaj esperantistoj, nek pretaj pedagogoj. Ili 1)orientiĝu 2) uzu ekzercojn por sia ekzercado (ili ekzercadu sin).

Nu, eble tio estas kombinado de du aferoj, ja mi rolas kiel instruanto... sed mi esperas ioom ne kiel instruanto de esperanto, sed kiel instiganto de gelernantoj por mem informiĝi.

Dume mi legas verkegon de Andreas Künzli pri onterlongvistiko en Svislando. ĉiu suferas pro malgrandeco de
la publiko, Künzli, Edukado.net, Cezar, UEA, ktp. ktp. Mi ne miras, se nervoj de multaj petrsonoj tro komsumiĝas post sia aĝo de 35 jaroj. Al junaj esperantistoj oni devas diri ankaŭ tion: jes, Esperanto estas gandioza, sed ili ne nepre esperu je grandega persona agnosko en sia medio pro ilia strebado tiudirekta.
Mi aludis ion similan, frue, al Katalin, ŝi toleras relative bone. Mi aldonas, ke ŝi tamen havas ankaŭ sukcesojn, kiujn ŝi mem ne forgesadu en malfacilaj periodoj. Nu, eble mi komentis ĉi-foje tro.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.