Forumo

TemojPri edukado.netAtako kontraŭ edukado.net en Libera Folio

blazio
afiŝita je 2010-10-15 08:41:14

Pardonu min pro la eraroj en mia antaŭa komento.

1) Mi kelkfoje spertas, ke eĉ ekzamenantoj miskomprenas la vorton ekzamenantoj. Ekzamenanto estas persono,
kiu ekzamenas (iun aŭ ion), se temas pri kursofina aŭ alia ekzameno pri Esperanto, do la ekzamenanto ekzamenas ekzemple kursanojn... personojn, kiuj lernis Esperanton pli aŭ malpli.

2) Andreas Künzli slribas ĉe Libera Folio pri tio, ke esperantistoj devas alproprigi la kriteriojn de la ekstera mondo. Diverseco de kriterioj ne estas tute forigebla, oni devas eble alproprigi konsideri plurajn skemojn de kvalifikado, kaj povi diri, laŭ kio oni juĝas. - Idealo estus povi juĝi ĉiun kaj ĉion 1) plej objektiveme, 2) kompare al la medio 3) kompare al pli frua plenumo de la sama persono/firmao ks. Plej pozitiva pri "ekzamenato" estas la tria versio, sed ĝi ne estas reale plenumebla 'tutamplekse'. Ĉe ŝtataj ekzamenoj kaj ankaŭ ĉe tiuj de UEA, mi pensas, oni (vole-nevole) kombunas la du unuajn juĝ-nivelojn, kaj oni preteratentas, eĉ devas preteratenti la trian. Tamen, ene de valorkomunumo, kia estas ankaŭ la esperantista, oni devus trovi lokon por la tria speco - juĝi, kiom persono, produkto, io ajn evoluis laŭ tio, kion ĝi plenumis pli frue.

blazio
afiŝita je 2010-10-15 08:54:36

Mi pensas, ke kritiko de Andreas Künzli estas, cetere, frua. Ankaŭ Katalin instigas nin iom frue diri bone fundamentitan opinion. Künzli eble sukcesas ĉion tuj travidi, sed ankaŭ li devas atendi, ĝis la nova sistemo
pli vaste enuziĝos, krome definitiviĝos ĉiuparte, kaj kompreni tempobezonon de aliaj personoj. Ne povas ĉiu diri sian opinion, sugeston, modif-ideon, kaj fari sian kontribuon pli frue, ol ĉiu... povas. Klare, kaj dirite,
ankaŭ cetere ne estas ankoraŭ ĉio kompleta.

Esperantistoj tempe postrestadas, tamen iom da tempo oni reale bezonas por ia ajn kunlaboro aŭ prijuĝado ktp.

Sandrine
afiŝita je 2010-10-15 11:45:18

Kara Katalin, kaj uzantoj de Edukado.net,
Ĉu vere gravas la senĉesajn kritikojn de A.K. ? Pfff ! Li uzas plenan tempon por kritiki kaj insulti Esperantistojn. Katalin, multaj sinceraj e-oj laŭdas kaj ŝatas vian laboron. Do, simple daŭrigu kaj forgesu lin ...
Dankon pro ĉio !
amike al la tuta teamo.

blazio
afiŝita je 2010-10-15 15:03:00

Mi preferus nominativon post la verbo *gravas*. Mi ne konas ankoraux la interjekciojn pfff, sed mi volonte lernus ĝin. Kion ĝi signifas, proksimume?

Mi konkludis el la kritiko de Künzli, ke mi mem devas provi persone informi pri Edukado.net, se li pravas
pri malabundo de reagoj. Ĉar la solvo povas esti nur tio, ne ke "mi reagadu nepre regule", eĉ se kompreneble mi ne malvolas tion.

Mi bedaŭras, ke oni (almenaŭ mi) ĉiam devus lernadi teĥnikojn de novaj kumputilaj aranĝoj, ja min interesas
planlingvoj kaj historio de la hugnara lingvo: mi postrestas en tiuj fakoj, ĉar ĉie oni stimulas nur oan ajn aplikon de tia aŭ alia teĥniko. Sed mi scias, ke aliaj havas alian aŭ eĉ iel inversan preferon. Evidente, oni povas iel lerte kunigi diversajn kapablojn.

Estas fakto, ke la amika kaj malamika tonoj, kiujn esperantistoj uzas inter si, ne konvenas ĉie. Certe en fakaj periodaĵoj ne eblas tiom gratuladi kaj ankaŭ ne sakri..., kiom esperantistoj gratuladas kaj "proprotestas" sin reciproke.

Stiloj tamen estas variaj ĉie.

Katalin
afiŝita je 2010-10-15 15:19:22

Dankon, kara Blazio pro ĉiuj viaj aldonaĵoj. Mi legas ilin diligente kaj tuje, sed mankegas tempo ĉiam reagi. Mi provas plenigi la novajns ekciojn, nu, ne por ke Andy kontentiĝu, sed por ke mi transmetu mane ĉion de la malnova retejo kaj ties kolektejoj. Formika laboro.... Fakte ĉu la formikoj laciĝas iam???

Do, kiel vi pleje povus helpi? Ĉu mi diru?
Estas pli ol 100 diplomlaboraĵoj, verkitaj de hungaroj. (Certe ankaŭ en via familio!).
Necesus averti, konvinki, stimuli, puŝi, devigi niajn samideanojn plenigi pri tiuj laboraĵoj la formularon kaj aldoni ilin en la kolektejon. Imagu, se ĉiu prenus 10 minutojn por tio.... ene de unu semajno ni havus 150 enskribojn... Mirinde, ĉu ne?
Mi kaj Margaretha Symoens enskribas tiujn, kies aŭtoroj jam mortis aŭ mi ne scias kiel atingi ilin. Sed la laboraĵojn de la vivantaj mi preferus lasi por ili. Eble ili volss aldoni artikolojn, aliajn aferojn pri tiuj verkoj.
Do, jen bona tasko, averti Mathé Árpád, Varga-Haszonits Zsuzsa kaj aliajn de la pli juna generacio. Dudeko de ili jam ricevis de mia personan leteron, sed nur Istvan Ertl kaj Ivan Bujdoso reagis kaj agis.
Kaj alia peto mia estis al vi skribi pri Éva néni. Ĉu vi legis mian peton rilate al tio?
Dankon pro viaj eventualaj helpoj, Kati

licurgo
afiŝita je 2010-10-15 21:14:30

Estimata Katalin,

Tiuj atakoj meritas nek atenton nek respondon.
Memoru la la saĝaajn vortojn de Zamenhof:
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas,-
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos".

Katalin
afiŝita je 2010-10-15 21:16:33

Kara, mi ne nur pacience, sed plene laborante, certe eltenos.
Koran dankon pro viaj vortoj, amike, Katalin

blazio
afiŝita je 2010-10-15 21:18:15

Bone.

blazio
afiŝita je 2010-10-16 05:31:43

Kara Kati [ankaŭ kiel Redaktanto],

Zsuzsa Varga-Haszonits [varga-hasoniĉ, ĵuĵa] estas malsana, kuracata, ŝi restadas hejme, ĉiuokaze mi retmesaĝos al ŝi pri la kolektado ĉe Edukado.net de indikoj pri indikoj pri tezoj, faklaboraĵoj. Ĉe ni tezis ĉe la fako nur Judit [Schiller, elp. ŝiller, je longa l], ankaŭ ŝin mi instigos, kaj mi mem serĉados je aliaj verkoj. Vere malmultajn faklaboraĵojn mi persone konscias, legis, prikomentis (en Pilisĉaba kaj Poznanjo, ekzemple). Mi provos iom spuri ilin, sed tio ĉe mi daŭros pli ol dek minutojn, bedauxrinde. Mi ne estas leginta vian alvokon pri onjo Eva Farkas-Tatár, sed certe mi trovos kaj legos ĝin. Amike - Blazio

ximi
afiŝita je 2010-10-16 13:02:15

Estimata Katalin,
Saluton!mi aŭdis viajn parolojn per Pola Radio,via Esperanto parolas tiel bela kaj perfekta,mi preskaŭ kredas ke vi parolas la lingvon esti kunnaskita.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.