Forumo

TemojPri edukado.netAtako kontraŭ edukado.net en Libera Folio

Katalin
afiŝita je 2010-10-16 13:04:20

blazio skribis:
Kara Kati [ankaŭ kiel Redaktanto],
. Mi ne estas leginta vian alvokon pri onjo Eva Farkas-Tatár, sed certe mi trovos kaj legos ĝin. Amike - Blazio
Kara Blazio, mi hodiau denove sendis la mesaĝon al via nytud-adreso. Bv. legui ĝin. Dankon. KK

Katalin
afiŝita je 2010-10-16 13:06:18

ximi skribis:
Estimata Katalin,
Saluton!mi aŭdis viajn parolojn per Pola Radio,via Esperanto parolas tiel bela kaj perfekta,mi preskaŭ kredas ke vi parolas la lingvon esti kunnaskita.
Kara Ximi, mi ĝojas, ke vi sekvas la afrojn, novaĵojn kiuj rilatas al la paxgaro kaj mi aparte ĝojas, ke mia paorlo plaĉas al vi. Mi ĉiam provas tiel paroli, ke oni komprenu min, klare kaj laxueble bone.
Mi uzas la lingvon de 25 jaroj kaj en al lastaj 10 ĉiutage, en mia familio. Ĝie sats la komuna lingvo por mi kaj mia edzo. Do, estas nature ke mi sufiĉe bone parolas ĝin.... Dankon pro la komplimento.

Belmiro
afiŝita je 2010-10-16 23:16:51

En “Libera Folio” aperis la sekvanta mesaĝo afiŝita de Andreas Kuenzli
< Chu nur 3000 euroj ? Ridinda sumo, kvazaua ofendo por Korjhenkov-Gorecka, kompare kun fieraj 35000 euroj por edukado.net, kiuj grandparte estas vershajne forjhetita mono. &gt;
Tiu ĉi mesaĝo montras kiel funkcias - ĉu mi dirus nefunkcias? – la menso de A.K. Lia stilo estas ĉiam ofenda kaj ŝajne li trovas plezuron en la reago de aliaj esperantistoj kiam ili respondas aŭ opinias kontraue.
Katalin Kovats donis bonan respondon, kaj mi ŝin gratulas pro tio. Bedaŭrinde Andreas Kuenzli kiu havas pri si mem plej altan opinion ne kapablas kompreni. Li ne estas tia homo. Io en lia vivo kaŭzis al li tian malagrablan senton de scia kaj supera homo kiu ne pardonas la malsufiĉecon de unutaguloj.
Katalin: daŭrigu vian bonegan laboron!

giorgosesper
afiŝita je 2010-10-20 16:25:53

Kvankam tiu mirinda paĝaro ne estas ankoraŭ plene funkcianta, mi trovis min tre impresita . Nun estas pli amikema kaj laborema ol la malnova paĝaro en tiu maniero , ke oni povus nur esti ĝoja pri ties novaj kapabloj. Bodezirante prosperan laboron mi atendas ne la finlaboron sed la... daŭran kontinuigon de tiu homplena E-loko.
Giorgosesper

laszlo
afiŝita je 2011-01-11 21:46:59

Iam ĝuste Libera (ĉu libera, aǔ libereca?) Folio klopodis per akraj artikoloj subfosi la furoran portalon Ĝangalo.
Ĝangalo (iam private financata fare de Flavio Rebelo, Esperantista entreprenanto en Brazillando) servis pli multe al disvastiĝo de Esperanto, ol la kotizo-apogata UEA. Nu, Ĝangalo ĝuste per tio elvokis sian mortkondamnon.
Mono ja kapablas malbonigi homojn...

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.