Forumo

TemojMovadoAlvoko kontraŭ la vendo de la Centra Oficejo

ALeksK
afiŝita je 2022-02-12 15:59:39

Kara Leon, estas amuze, ke vi deklaras, ke la opinio de la membraro ne interesas la Estraron, dum vi eĉ ne estas membro delonge kaj neniel reprezentas la membraron. Eĉ la roterdamajn esp-istojn mi dubas.
Krome, malgraŭ tio, ke la Komitato ne akceptis la proponon okazigi Ĝeneralan voĉdonon, tamen la Estraro decidis sondi la opiniojn de la
membraro en ĉiuj siaj kanaloj. Por asocio, kiu laŭdire ne interesiĝas pri opinio de siaj membroj, estas tute laŭdinda iniciato, ĉu ne!
Vi insiste gurdas la samajn malverajn argumentojn, sed vi devus scii, ke ripeti milfoje malveraĵon ne igas tiun veraĵo.
Kiel respondite en Fejsbuko, neniu oficisto estis « kruele » « ĵetita surstraten », ĉiuj estas aŭ estis plej eble digne traktitaj aŭ traktataj.

Leon
afiŝita je 2022-02-12 17:07:02

"vi eĉ ne estas membro delonge kaj neniel reprezentas la membraron. Eĉ la roterdamajn esp-istojn mi dubas."

Evidente mi ne estas membro. Neniel mi volas kontribui al la pago de la direktoro,vi kaj kompanoj.
Kion pri Roterdamaj E-istoj? Kial mi devus reprezenti ilin? Mi ne loĝas en Roterdamo.

Bone atentu: mi reprezentas neniun: Mi donas eblecon al homoj, kiuj estas kontraŭ via diabla vendo-plano:

Haltigu la vendon de la Centra Oficejo, NE al detruo de UEA!

"tamen la Estraro decidis sondi la opiniojn de la membraro en ĉiuj siaj kanaloj."

Simple meti mesaĝeton ien ne estas "sondi la opiniojn". Mi, kiel individuo rikoltis pli da respondoj ol vi kun ciuj viaj kanaloj. Kaj mi ripetu: inter la subskribintoj de mia petskribo kaj membroj kaj nemembroj estas bone reprezentitaj.

"Kiel respondite en Fejsbuko, neniu oficisto estis « kruele » « ĵetita surstraten », ĉiuj estas aŭ estis plej eble digne traktitaj aŭ traktataj."

Jes... eĉ por la pensiaj pagoj de la oficistoj UEA ne plu volis pagi:
https://www.liberafolio.org/2020/10/25/uea-ne-havas-monon-por-pensioj-de-oficistoj/

ALeksK
afiŝita je 2022-02-12 23:52:33

Kara Leon,
Nu, ĉu vere vi rikoltis pli da respondoj, mi dubas. Rikolti petskribajn subskribojn, kiujn nur vi vidas, ne kalkuliĝas kiel respondoj. Cetere en tiaj petskribaj retejoj homoj povas subskribi plurfoje, kreante plurajn retadresojn, kaj inter alie povas subskribigi siajn katojn kaj hundojn. Tio ne estas tre serioza.

Fine, mi havas proponon al vi: videble ni neniam interkonsentos. Ĉu ni finu la diskuton, interkonsentante pri unu afero: nome pri tio, ke ni neniam interkonsentos. Ni povas konsenti pri tio, ĉu ne?

Katalin
afiŝita je 2022-02-13 00:03:52

ALeksK skribis:
Kara Leon,
Fine, mi havas proponon al vi: videble ni neniam interkonsentos. Ĉu ni finu la diskuton, interkonsentante pri unu afero: nome pri tio, ke ni neniam interkonsentos. Ni povas konsenti pri tio, ĉu ne?
Karaj, mi mem kun plena respekto petegas vin fini la diskuton ĉi tie....
Ĝi jam delonge transiris la limojn de edukaj celoj kaj utiloj kaj transiris al persona diskuto, ŝajne eĉ al disputo.
Mi, kiel redaktoro povas, eble eĉ devas (?) haltigi la eblon alskribi al la fadeno, sed pro kelkaj plendoj mi povus eĉ fermi la tuton kaj fari ĝin nevidebla al la publiko.
Se venos ajna plia alskribo, mi faros tion.

Leon
afiŝita je 2022-02-13 00:04:31

"Rikolti petskribajn subskribojn, kiujn nur vi vidas, ne kalkuliĝas kiel respondoj. Cetere en tiaj petskribaj retejoj homoj povas
subskribi plurfoje, kreante plurajn retadresojn, kaj inter alie povas subskribigi siajn katojn kaj hundojn. Tio ne estas tre serioza."

La peticia retpaĝaro sendube havas iujn protektilojn, por preventi tiujn aferojn.
Mi miaflanke konsideras por kontrolo transdoni la donitaĵojn al de mi elektitaj komitatanoj.

"Ĉu ni finu la diskuton, interkonsentante pri unu afero: nome pri tio, ke ni neniam interkonsentos. Ni povas konsenti pri tio, ĉu ne?"

Ne. Pardonu, sed tio estas la plej stulta interkonsento iam. Mondo ne povas funkcii sen interkonsento.

Sed se vi volas fini la diskuton, mi povas pace vivi kun tio. Laŭ mi la necesa estas dirita, krom se vi surtabligos novajn aferojn, kompreneble.

Mi volus danki al Katalin por toleri nin. Edukado.net estas gravega retpaĝaro en Esperanto, kaj tiaj diskutoj kompreneble ne devus daŭri semajnojn, sed estas bone, ke ankaŭ ĉi tie eblis tiu ĉi diskuto.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.