Forumo

TemojMovadoAlvoko kontraŭ la vendo de la Centra Oficejo

Leon
afiŝita je 2022-02-08 21:29:10

Haltigu la vendon de la Centra Oficejo, NE al detruo de UEA!

La nuna estraro de Universala Esperanto-Asocio volas vendi la Centran Oficejon, la plej gravan domon de la tutmonda Esperanto-movado, kiu estis konstruita en 1887, la naskiĝjaro de Esperanto. La domo havas gravan financan valoron kaj simbolan valoron por UEA-membroj kaj la pli larĝa E-movado.

Vendo de la domo signifas gravan endanĝerigon de la kapitalo de UEA, ĉar impona nemoveblaĵo en grandurbo kiel Roterdamo ne nur konservas sian valoron sed ĉiam plivaloriĝos dum aliaj investaĵoj venas kun - ofte grandaj - riskoj.

Post kruelaj maldungoj de preskaŭ ĉiuj oficistoj de la Centra Oficejo sub falsa preteksto de minacanta bankroto nun venu fino al la detruoj de UEA fare de la estraro kaj la ĝenerala direktoro, Martin Schäffer.

Legu pli klakante ĉi tiun ligilon kaj subskribu la alvokon. Se eble, bonvolu amase kundividi la ligilon kun viaj geamikoj, per Facebook, Twitter, ktp.

Elkoran dankon!

Esperantst
afiŝita je 2022-02-09 21:47:58

Saluton, mi malrekomendas subskribi la peticion. La informa teksto prezentas malveron. Tre klare ne temas pri detruo de UEA. Pere de la vendo de la domo Nieuwe Binnenweg 176, UEA ŝparas multan monon kaj ankaŭ administran forton. Vendo signifas havi ĉ. 40.000 EUR jare pli por agadoj, subteno de projektoj kaj simile. La komitato de UEA jam decidis, ke la libroservo kaj la kongresa fako estonte estos en Slovakio. Ankaŭ la biblioteko Hodler grandparte iras tien. Aliaj homoj laboros distance. Ĉiuj servoj de UEA estas garantiitaj. Do tute ne plu estas bezono por tiom granda domo. Laŭ la opinio de la Estraro, do temas eĉ pri plifortigo de UEA. Mi invitas ĉiun membron vere aŭskulti la argumentojn. Bv. ne heziti rekte skribi al mi aŭ al la Estraro de UEA.
Martin Schäffer, Ĝenerala Direktoro de UEA

Leon
afiŝita je 2022-02-10 03:15:06

Kompreneble temas pri detruo - kiu fakte jam komenciĝis per la kruela maldungo de preskaŭ la tuta oficistaro, krom -kompreneble- la direktoro, Martin Schäffer mem.
Vendo de la domo signifas plian endanĝerigon de la kapitalo. Ni rememoru, ke jam elspeziĝis ĉ. 100.000 eŭroj ĉe UEA por nova retpaĝaro, kiu eĉ post paso de jaroj neniam vidis la taglumon.
S-ro Schäffer diras, ke "Ĉiuj servoj de UEA estas garantiitaj" kio estas malvero: Se pro iu ajn kialo malapaeros la ekstera organizo kiu devos prizorgi la libroservon kaj organizadon de kongresoj, aŭ se ĝi iumomente ne plu kontentige prizorgos tiujn servojn, UEA estas sen oficejo kaj sen oficistoj.
Nur propra, funkcianta oficejo kun oficistoj povas garantii servojn kaj produktojn.
La inventitaj financaj problemoj nur celis la maldungon de fidelaj oficistoj kaj la vendon de la domo.

Mi ne diros al vi, kion vi devos fari, ĉu subskribi la alvokon aŭ ne, kiel faras Martin Schäffer. Mi petas, ke vi mem pensu, informiĝu per pluraj fontoj - ekz. ankaŭ aŭskultante la vortojn de Komitatano François Lo Jacomo:

"nepre okazos katastrofo en la historio de nia asocio se ni forvendos la Centran Oficejon"

Fonto: Libera Folio

Ankaŭ komitatano Osmo Buller, kiu en la Centra Oficejo longe laboris kaj estis ĝenerala direktoro de UEA forte kontraŭas la vendon:

"– Estas trista koincido, ke ni voĉdonas pri la afero, kiam ni funebras Simo Milojević, kiu dum pli ol 30 jaroj servis al nia Asocio en tiu domo. En miaj telefonaj interparoloj kun Simo, laste en decembro, ĉiam revenis nia komuna mafeliĉo pri la evoluoj en UEA. Feliĉe li ne bezonos vidi la finan sortobaton, sed mi esperas, ke ankaŭ ni ne bezonos ĝin vidi. Tio dependas de la nuna voĉdonado."

Esperantst
afiŝita je 2022-02-10 10:12:23

Diversaj homoj, havas diversajn opiniojn. Ni do ne miru, ke estas kelkaj personoj, kiuj estas kontraŭ la vendo. En la komitato tre multaj personoj, ankaŭ fame konataj, favoras la vendon, ĉar ili profunde studis la situacion. Tion mi rekomendas al ĉiuj legantoj. Ĉe la sekva ligilo troviĝas dokumento kun "Oftaj demandoj". https://mallonge.net/POD-vendo-NB176

La personoj, kiuj kontraŭas la vendon apenaŭ prezentas argumentojn (la prezentitaj argumentoj estis subjektivaj). Ĉefe oni laboras per "emocioj" kaj "timoj". La faktoj tamen klare montras, ke estis tute korekta afero redukti la kostojn. Tute sufiĉas legi la spezokontojn kaj la bilancojn. Sen la faritaj "agordoj", UEA en la lasta jaro havus deficiton de pli ol 200.000 EUR.

Kompreneble estus dumtempa problemo, se servoliveranto de UEA malaperas, sed pro tiu fakto ne taŭgas mem havi presejon aŭ poŝtoservon. Oficistoj povas malsaniĝi; malentuaziasmiĝi aŭ trovi alian laboron. Do estas multaj argumentoj ne aranĝi la aferon sola, sed en teameca kunlaboro.

Fine mi tre petas komenti afable kaj respekte.

Katalin
afiŝita je 2022-02-10 11:55:47

Karaj,
Mi vere bedaŭras, ke edukado.net fariĝis paĝo por tiu diskuto. Mi multe pli ĝojus vidi en nia forumo diskuton pri pedagogiaj aferoj, pri kursmaterialoj kaj formoj de instruado, ekzamenoj, aŭ pri la sorto de edukado.net mem.
Diskuto pri tiu ĉi movada temo, jes, ekstreme grava kaj nun aktuala, meritas kaj devus havi alian lokon, multe pli vastan, kaj ne ene de iu fakula rondo.
Edukado.net partnere helpas UEA en pluraj agadoj, lingvaj, instruaj kaj ekzamenaj.
Mi mem, kiel redaktoro, sed ankaŭ privatulo, forte esperas, ke la estraro de UEA kaj respondeculoj, inklude ankaŭ fakulojn pri ekonomio kaj aliaj necesas fakoj, faris ĉion eblan por analizi la situacion kaj preni bonan decidon, kiu ne nur momente, sed ankaŭ longdistance estos solvo por la problemoj.
Ĉiuj ŝanĝoj estas malfacilaj, ĉiuj disiĝoj estas dolorigaj, precipe ĉar oni memoras pri pasinteco, pri floraj kaj bonaj periodoj, kaj oni malfacile cedas al konsciiĝo pri la realo.

Miaekzemple mi same luktas por kunteni edukado.net, ties riĉan kolekton kaj ĉiujn partojn, kaj malfacile povas imagi kaj akcepti, ke pro teknikaj malfacilaĵoj, kia la malnova retejo estas, ĝi baldaŭ ne povos funkcii, kaj la analizoj kaj ekonomiaj kialoj necesigos nin eble fermi ĝin aŭ dispecigi ĝin, loki diversajn partojn al diversaj retejoj.
Ĉu vi vidas la similecon kun la nuna UEA-problemo?
Mi jes.... kaj mi suferas.... Ankaŭ la membroj principe kontraŭas, ne volas tion, sed apenaŭ venas konkreta konsilo, apenaŭ venas financa kaj laborforta helpo por eviti la disfalon.

Kio estos la konkluda paŝo: mi eĉ pro tio devos ĝoji, se mia 20-jara laboro ne malaperos komplete, sed se iliajn partojn ni sukcesos transvivigi ie.

Leon
afiŝita je 2022-02-10 14:32:47

Unue, mi respondu al vi, Katalin:

"Mi multe pli ĝojus vidi en nia forumo diskuton pri pedagogiaj aferoj, pri kursmaterialoj (...)

Antaŭ monatoj, eble eĉ duonjaro, mi sendis al vi mesaĝon, interalie pri plano mia verki lernolibron por nederlandlingvanoj. Bedaŭrinde mi neniam ricevis respondon. Tio ne estu kritiko al vi - mi supozas, ke vi ricevas multajn mesaĝojn ĉiutage kaj verŝajne pretervidis mian mesaĝon - sed nun, kiam la okazo sin prezentas, mi povas atentigi vin pri tio.

"sed apenaŭ venas konkreta konsilo, apenaŭ venas financa kaj laborforta helpo"

En la somero, mia edzo, kiu danke uzis la Ekparolu-servon, transpagis modestan donacon sed ne aperis lia nomo inter la donacintoj. Li ne pagis precipe por ke lia nomo aperu inter la donacintoj, sed konfirmo de la ricevo de la mono estus bonvena.

Mi mem dum 15 jarojn havis retpaĝaron, kiu helpis al multaj homoj, sed pro tio, ke ne eblis trovi helpantoj kaj inter aliaj problemoj mi mem post tiom da jaroj laciĝis pro la laboro, mi devis kun doloro en la koro ĉesi tiun aktivadon. Mi komprenegas kiomgrade retpaĝaro povas fariĝi via "infaneto". Mi faris ĉion mem, de la verkado de tekstoj, la respondoj al homoj kun demandoj ĝis la teĥnika flanko de la afero.

Pri UEA mi nun nur volas diri, ke se la 100.000 eŭrojn por neniam aperinta nova retpaĝaro por UEA estus uzitaj por edukado.net kaj la starigo de bele stilitaj naciaj retpĝaroj por lerni Esperanton, nia lingvo(komunumo) estus multe pli bone servita.

"Diskuto pri tiu ĉi movada temo, jes, ekstreme grava kaj nun aktuala, meritas kaj devus havi alian lokon, multe pli vastan"

Bedaŭrinde tio ne okazis. Laŭ novaĵo en Libera Folio, nur manpleno da esperanatistoj estis por la vendo de la Centra Oficejo.
Mia petskribo al la Komitato tamen jam alproksimiĝas 50 subskribojn, kaj inter la subskribintoj troviĝas sufiĉe alta elcentaĵo da homoj, kiuj laŭ mia scio membras en UEA.

En la diskutoj, kiuj okazis, la nuna estraro de UEA neniam pretis aŭskulti: Ili prezentas "la faktojn" kaj ĉio alia estas "subjektiva". Tiel oni NE okazigas debaton, je tiu tono, oni silentigas la debaton.

Leon
afiŝita je 2022-02-10 15:19:45

Al Esperantst / Martin Schäffer:

"Ni do ne miru, ke estas kelkaj personoj, kiuj estas kontraŭ la vendo."

Ne nur "kelkaj personoj". Laŭ esploro de Libera Folio vi mem povis nur montri kelkajn homojn, kiuj estas por la vendo. Mia alvoko atingis jam preskaŭ 50 subskribojn, inter kiuj multaj membroj de UEA, ankaŭ fame konataj.
Antaŭ kelkaj horoj mi legis, ke ankaŭ UMEA (la kuracista asocio) pridemandis siajn membrojn, kaj ke la plimulto estis kontraŭ la vendo.

"Ĉe la sekva ligilo troviĝas dokumento kun "Oftaj demandoj"."

Bedaŭrinde, kiel tiom ofte okazas, kaj kiel ankaŭ estraroj de landoj ofte faras, vi mencias, nur kio plaĉas al vi kaj vi disvastigas duonverojn/duonmesogojn. Tiel, ke oni ne povas kulpigi vin pri mensogado, sed honesteco klare mankas. Mi donu kiel ekzemplon la aserto de vicprezidanto Maia, ke UEA ne maldungis oficistojn, ke la oficistoj mem elektis foriri. Ĉiu, kiu iom sekvis tiun skandalecan ĉapitron en la historio de UEA, scias, ke tio ne estas vera.

"La personoj, kiuj kontraŭas la vendon apenaŭ prezentas argumentojn (la prezentitaj argumentoj estis subjektivaj). Ĉefe oni laboras per "emocioj" kaj "timoj"."

Jes, la eterne gurdita frazo. Vi povas kulpigi min pri tio, sed same oni kulpigis pri tio Osmo Buller, kiu nun estas Komitatano, 26 jarojn laboris en la Centra Oficejo kaj estis ĝenerala direktoro de UEA.
Kulpigante tia homo tiel ne estas serioza afero.

"Sen la faritaj "agordoj", UEA en la lasta jaro havus deficiton de pli ol 200.000 EUR."

"Agordoj"? Simple diru la veron: maldungo de la oficistoj, ĵeto surstraten de homoj, kiuj dum jardekoj donis la plej bonan tempon de sia vivo por la Asocio.
"Deficitoj" ĉiam estis en UEA sed neniam estis problemo: alvenis ĉiam sufiĉe da heredaĵoj kaj donacoj. Dum jardekoj UEA funkciis tiel senprobleme. Jes, vi forigis tiujn "deficitojn" sed samtempe ankaŭ kaŭzis, ke UEA nun estas plene dependa de eksteruloj kaj volontuloj. Ĉiu povas kompreni, ke tio estas tre danĝera situacio.

"Kompreneble estus dumtempa problemo, se servoliveranto de UEA malaperas, sed pro tiu fakto ne taŭgas mem havi presejon aŭ poŝtoservon."

Ĉu UEA havis propran presejon, propran poŝtoservon? Nun vi vere deliras.

"Oficistoj povas malsaniĝi; malentuaziasmiĝi aŭ trovi alian laboron. Do estas multaj argumentoj ne aranĝi la aferon sola, sed en teameca kunlaboro."

Vi celas diri: En teameca kunlaboro dependanta de eksteruloj kaj volontuloj sen ajna garantio ke eĉ bazaj servoj povas pluekzisti kaze de problemoj.
Neniu iom granda, serioza organizo aŭ entrepreno tiel organizas siajn aferojn, sen propraj salajruloj.

Kompreneble homoj daŭre povas subskribi la petskribon kontraŭ la vendo de la Centra Oficejo klakante tiun ĉi ligilon

Katalin
afiŝita je 2022-02-10 15:24:10

Respondo al Leon:
Mi ĝojas ke mi povas reagi al demandoj kaj kritikoj, kiuj koncernas "mian" retejon kaj mian laboron, eĉ se mi nun estas ĝenata pri du negativaj faktoj, kiujn vi listigis pri mi.
Kaj tuj mi pardonpetu.
Donaco de vi kaj via edzo estas registrita en la kaso, reta listo de la fondaĵo (30 eŭroj venintaj la 19an de julio al bankokonto), sed vi pravas, ke tiu sumo ne aperas en la retejo. Mi bedaŭras kaj tuj aldonos la monon al la reta listo. Ĉiujare okazas, ke je la jara raportado mi serĉas du-tri sumojn, kiuj aŭ nur en unu listo, aŭ nur en la alia estas, sed ne en ambaŭ. Do, en marto, fininta la pasintan jaron mi certe trovintus la malkongruaĵon. Mi ĝojas, ke mi nun ne bezonas aparte serĉi, kaj kompreneble mi dankas vin pro la kontribuo.
Eble samtage, sed samperiode vi skribis al mi mesaĝon, kiun mi nun trovis. Hm, vere malbonŝanca vi estis, ĉar malofte okazas, ke mi ne povas respondi al mesaĝoj. Mi, do faros ankaŭ tion ĉi/nokte.
Mi kontrolis kial povis tio okazis, kaj vidas, ke en tiuj semajnoj en julio, mi forte luktis por okazigi la ĉiusemajnajn Manlibro-prelegojn kaj seminariojn, kio prenis tro da tempo kaj forto de mi, pli ol kiom mi havis en periodo tuj post forta, agresa kaj intensa kuracado kontraŭkancera. Mi laboris tiam multe pli ol miaj fortoj kaj kuracistoj ebligis. Kompreneble tio ne estas konsolo por vi, sed estas tamen klarigo miaflanke.
Ankaŭ mi estas sola por la retejo, jam de 20 jaroj, kaj la pasinta estis terura malfacila por ne tro sentigi al la membroj miajn personajn problemojn.
Nun mi laboregas por la C2- kaj retaj ekzamenoj kaj por Poznano, kaj luktas por plena resaniĝo.
Tamen jes, mi reagos al preterviditaj mesaĝoj, al via kaj al aliaj, se oni atentigos min aŭ mi trovos ilin.

Leon
afiŝita je 2022-02-10 15:49:01

Kara Katalin,

Neniel sentu ĝenon. Nur se ni estus robotoj, ĉio ĉiam plene glate funkcius. Feliĉe ni ne estas robotoj!
Mi komprenegas kiel superŝutita de laboro vi devas esti.
Mi esperas, ke vi fartas jam pli bone, kaj deziras al vi plenan resaniĝon. Ne nur pensu pri Esperanto -sed ankaŭ bone zorgu pri vi mem!

Esperantst
afiŝita je 2022-02-10 16:41:46

Leon: Mi dankas pro via deziro plibonigi la mondon kaj UEA. Respekte al la deziro de Katalin mi ĉesas uzi la forumon de edukado.net por aferoj, kiuj ne rilatas al edukado. Vi do povas libere skribi kaj senti vin gajnanto de tiu ĉi diskuto. Estu feliĉa! Martin

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.