Forumo
Temoj / Lingvaj demandoj kaj helpo / Platkomputilo, tableto, tablojdo, ktp
|  | 
                    Verdastel
                     
                    Kiun vorton oni uzu en Esperanto por tiu ilo simila al komputileto, sed sen klavaro, en la Hispana "tableta", en la Franca "tablette", en la Itala, Germana kaj Angla tablet ? Dankon                 | 
|  | 
                    Piet
                     
                    Bona gvidilo por komputilaj vortoj estas "Komputeko" (https://komputeko.net/). En Komputeko oni trovas por "tablet": tabulkomputilo ; platkomputilo ; tabuleto. Mi persone preferas: tabulkomputilo aŭ (pli praktike) tabuleto. | 
|  | 
                    Katalin
                     
                    Mi mem uzas la vorton tabulkomputilo.                 | 
|  | 
                    tukero
                     
                    Karaj, Forumo/Temoj/Lingvaj demandoj kaj helpo Platkomputilo, tableto, tablojdo, ktp Kiel tiel ofte, teknika novaĵo postulas konvenan nomon. Tio ne malofte kaǔzas dilemon pro la konflikto inter tuja komprenebleco per kunmeto de jam ekzistantaj leksikaj elementoj (platkomputilo), senŝanĝa transpreno de fremdlingva vorto (tableto) kaj transpreno de jam ekzistanta vorto kun asigno de nova aldona signifo (tablojdo). Unu el la kialoj por la populareco de la angla kiel internacia scienca lingvo estas koncizeco. “Platkomputilo” estas priskriba nomo, pri kies precizeco estas disputeble. “Tablojdo” estas vorto el la medicina faklingvo kiu, kiel la antaǔa, ne povas pretendi internaciecon. La avantaĝo de “tableto” estas, ke ĝi estus uzebla internacie (vidu la suprajn ekzemplojn de Verdastel), imitas la terminon de la origina lingvo de la koncerna tekniko kaj estas pli konciza ol la kunmetitaj proponoj. Krome, ĝi elvokas mensan bildon de la objekto, kiu kontribuis sian nomon (“tablet” = “skribobloko”) al la aparato kaj havas samajn formon kaj dimensiojn. La malavantaĝo estas, ke ĝi pli ampleksigus la nombron de sinonimoj, laǔ la tradicia kutimo evitindaj. Precedenco por solvo estas la vorto “kasedo”, kiu laǔ PIV = “kaseto”, sed praktike uziĝas por indiki ujon de bendoj kun datenoj de muziko kaj poste simplaj elektronikaj programetoj. Simile “tabledo”, kiel minimum-neologismo, povus servi kiel konciza termino kun etimologia fonto kaj internacia karaktero. Salutas Tukero | 


 
 