Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojNederlanda lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:39:24

guichelheil skribis:
La vorto "guichelheil" estas la nomo de floreto helruĝa kiun mi foje trovas en paŝtejo en Belgio.
La esperanta nomo estas "ruĝa anagalo"
Ankaŭ ekzistas blua anagalo, eblas vidi informojn pri ĝi en jena retejo:
http://nl.wikipedia.org/wiki/Guichelheil
Kial mi ŝatas la vorton ?
La prononco estas tre interesa, sed ankaŭ malfacila por tiuj kiuj ne konas la nederlandan lingvon.
La komenca "g" estas pli mola ol "g" en Esperanto. La literoj "ch" estas prononcitaj kiel "ĥ" en Esperanto, sed la nederlanda "g" estas tamen pli malmola ol "ĥ". Kaj la litero "h" estas same kiel en Esperanto.
Tiu sinsekvo "g - ch - h" estas speciala.
Sed ankaŭ la duoblaj vokaloj "ui" kaj "ei" kun meze malforta "e" estas sonoj specifaj en la nederlanda lingvo.

Do, por testi ies kapablon paroli flue la nederlandan mi ofte donas la ekzemplan vorton: Guichelheil.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:40:16

Koos SCHARROO skribis:

volledigheidshalve
La nederlandan vorton volledigheidshalve [volédeĥhejchalve] mi trovas iom rimarkinda, eĉ komika.
La vorto mem signifas por/kiel kompletigo, dum la vorteroj, se uzataj aparte, havas propran signifon, pli-malpli kontraŭan:
vol = plena
ledig = malplena
volledig = kompleta, plena
(ankaŭ: volledigheid = pleneco; ledigheid = neniofarado, senfareco)
La sufikso halve signifas pro/por (tio, kio estas menciita vortkomence), sed, memstare ĝi signifas ankaŭ la duonon de io.
La vorto do konsistas el eroj, kiuj en si mem havas signifon de iu ajn kvanto:
plena-malplena-duona.
Ĝuste pro tiu stranga kombino mi ŝatas tiun vorton.

GrizaLeono
afiŝita je 2011-09-26 20:13:23

Mi estas flandro. Kiam alvenis la momenton iri al la lernejo, ni devis paroli la "civilizitan" nederlandan en la klaso, sed en la ludejo ni ŝatis plu paroli la flandran inter la amiketoj.
En la nederlanda estis multaj vortoj, kiujn ni komence tute ne komprenis. Ni devis lerni tiujn vortojn kiel oni lernas ilin en ajna fremda lingvo.
En la nederlanda lingvo ekzistas vorto "guur", uzata ekzemple por diri, ke la vetero malbonegas. "Guur weer" signifas veteraĉon, aŭ ion similan, malvarman veteron kun ventego.
La nederlanda prefikso "on-" kutime havas signifon similan al la Esperanta "mal-", foje al "sen-". Ekzemple "on-deugd" estas mal-virto; "on-vriendelijk" estas mal-amikeco.
Mi ankoraŭ ne komprenas la adjektivon "onguur" ekzemple en la esprimo "een ongure kerel" (ulaĉo), se mi komparas ĝin kun "guur weer" (veteraĉo).
Kiam mi petis klarigon de nia filino, lingvistino, pri tio, ŝi simple respondis: "lingvo ne estas logiko"...
Bonŝance, Esperanto ne respondas al ŝia aserto.

r7o6b
afiŝita je 2014-09-28 19:36:09

Pri la nederlanda: interesaj artikoloj: Pri anagalo: Fakte la nederlanda 'g' estas diverse prononcata norde (ĥ) kaj sude (Flandrio, sud-Nederlando) kiel la moderngreka gamma, do preskaŭ voĉhava kartava r.
Pri 'volledig': ĝi devenas de 'lid', pluralo 'leden': membro - membroj: do 'plenmembra'.
Kaj bv forigi unu -n en la tria teksto: Kiam alvenis la momento...
Vere interese, ke la malagrabla kromsignifo de on-, kiu ĉiam akompanas 'pozitivajn konceptojn aŭ ecojn' (neniu parolas pri *onoorlog, malmilito, aŭ uzas *onlelijk - malhida, malmalbela, foje malmalice, uzata de Claude Piron) por fortigi la malagrablan nocion 'guur', krudega.
Se tamen ion kontribui:
Min interesas 'falsaj amikoj' kaj troviĝas eĉ paro de paronimoj (sone/foneme parencaj vortoj) kiu havas inversan reprezenton en Esperanto:
'liki' estas 'lekken': het dak lekt- la tegmento likas
'leki' estas 'likken' (tamen kun la 'angla' i de 'in';)
la kato lekas lakton - de kat likt melk.
Estus sporto trovi pliajn tiajn duopojn (doubletten). Tiom por hodiaŭ.
Kore, Rob Moerbeek.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.