Koresponda Servo

Bonvolu atente tralegi la regulojn de tiu ĉi servo.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Trafoj: 94 individuaj anoncoj, 2 grupaj anoncoj

Foto
41.
Individua anonco Gxan Sxuelej (Ĉinujo, shanghai) je 2019-04-07 09:20:57
[ individua anonco ]

Saluton! Karaj samideanoj !
Mia nomo estas Ĝan Ŝue lej, loĝante en shanghai, ĉinujo.
Mi lernas esperanton por ekscii la mondon kaj interkomuniki kun alilanduloj.
Mi kredas ke esperanto kreskiĝos pli kaj pli vaste pro la interreto.
Mi ŝatas interŝanĝi mesaĝojn kun amikoj per retpoŝto por amikiĝi kun vi kaj ekscii viajn kulturojn.
Ĉiuj kiuj volas komuniki kun mi, bonvolu skribi al mi !

Tipoindividua anonco
Seksoviro
Naskiĝjaro1989
Retpoŝtadresoqoysiletu1989 [ĉe] outlook [punkto] com
Ĉe edukado profilo de uzanto

Pli… ▼ Malpli… ▲

Foto
42.
Individua anonco Dilmenis Reina Muñoz (Kubo, Contramaestre) je 2019-01-21 06:06:42
[ individua anonco ]

Mi profesie estas intruisto de la anga lingvo. Mi tre ŝatas esperanton kaj lernas ĝi. Mi ŝatus korespondi retpoŝte kun esperantistoj el la tuta mondo por plibonigi mian lingvonivelon kaj por scii pri aliaj kulturoj.

Tipoindividua anonco
Seksoviro
Naskiĝjaro1990
Retpoŝtadresodilmenis [punkto] reina [ĉe] nauta [punkto] cu

Pli… ▼ Malpli… ▲

43.
Individua anonco Fernando Ŝajani (Brazilo, João Pessoa) je 2018-11-07 12:56:18
[ individua anonco ]

Saluton!

Mi estas Fernando kaj mi parolas Esperanton ekde 2015. Mi ŝatus interŝanĝi mesaĝojn retpoŝte kun aliaj esperantistoj monde por koni eksterlandajn kulturojn =) Mi respondas retmesaĝojn ĉiam kiam mi kapablas (kutime semajne).

Amike,
Fernando

Tipoindividua anonco
Seksoviro
Naskiĝjaro1978
Retpoŝtadresoshayani [ĉe] gmail [punkto] com
Poŝtadreso R. Josué Guedes Pereira, 100 - 1704C, PB, 58035-040 João Pessoa, Brazilo
Ĉe edukado profilo de uzanto

Pli… ▼ Malpli… ▲

44.
Individua anonco Anton Mihelič (Slovenujo, Brežice) je 2018-06-28 07:25:11
[ individua anonco ]

Mi estas magistro de organizaj sciencoj kaj emeritita instruisto de alt-lernejo.
Mi ofte publikigas diversajn artikolojn pri propra kaj aliaj agadoj en la Esperanto-movado en miaj retpaĝaro: www.antonmihelic.com kaj fejsbuka profilo: www.facebook.com/antonmhl. Mia skajp-nomo estas: amihelic2.
Mi volas komuniki kun geesperantistoj en la tuta mondo. Miaj hobioj estas: krucvortenigmoj, biciklado, promenado en la naturo, marŝoj al la montoj kaj, kompreneble, lernado de Esperanto. Mi ofte partoprenas kun recitdeklamoj en diversaj eventoj. Mi ankaŭ partoprenas en la loka teatro-grupo.
Informoj pri kontaktoj kun mi:
- hejma adreso: Anton Mihelič, Razlagov breg 35, 8250 Brežice, Slovenija
- retpoŝtadreso: antonmhl@gmail.com

Tipoindividua anonco
Seksoviro
Naskiĝjaro1949
Retpoŝtadresoantonmhl [ĉe] gmail [punkto] com
Poŝtadreso Razlagov breg 35, 8250 Brežice, Slovenujo
Ĉe edukado profilo de uzanto

Pli… ▼ Malpli… ▲

45.
Individua anonco Elmer D. Escoto (Honduro, San Pedro Sula) je 2018-05-28 03:14:58
[ individua anonco ]

Saluton. Mia nomo estas Elmer Escoto. Mi estas 50-jara viro el Honduro, Mez-Ameriko.
Mi loĝas kun mia edzino kaj du el miaj kvar gefiloj (la du pli aĝaj loĝas aliloke).

Mi ŝatus korespondi ne nur retpoŝte, sed ankaŭ per “helikpoŝto” kaj interŝanĝi leterojn, poŝtkartojn, ktp.

Mi laboras kiel financdirektoro en fabriko, foje vojaĝas pro laboro, sed havas iom da tempo dum la nokto por sidi ĉe mia skribotablo kaj permane skribi leterojn kaj poŝtkartojn.

Mi ŝatas lingvojn, filmojn, muzikon, literaturon, historion, ŝako, fontoplumojn

Se vi ŝatus korespondi kun mi, bonvole sendu retpoŝtaĵon al elmerescoto(ĉe)gmail.com kaj ni interŝanĝu niajn ’helikpoŝtajn“ adresojn.

Dankon!

Tipoindividua anonco
Seksoviro
Naskiĝjaro1967
Retpoŝtadresoelmerescoto [ĉe] gmail [punkto] com
Poŝtadreso Apdo. Postal 2001, Cortés, 21104 San Pedro Sula, Honduro

Pli… ▼ Malpli… ▲

46.
Individua anonco Elzbieta S. (Pollando, Opole) je 2018-05-07 07:34:26
[ individua anonco ]

Saluton. Mi loĝas en Pollando. Mi volus koni iun el Chongqing sed ne nur.

Tipoindividua anonco
Seksovirino
Naskiĝjaro1952
Retpoŝtadresoelasol [ĉe] o2 [punkto] pl
Ĉe edukado profilo de uzanto

Pli… ▼ Malpli… ▲

47.
Individua anonco Reinaldo Ferreira (Brazilo, São Carlos) je 2017-10-20 16:30:34
[ individua anonco ]

Esperanton mi eklernis en 1992. Mi sxatus korespondi nur kun fluparolantoj, prefere vocxe (per tujmesagxilo aux Skype ktp). Cxar mi pasigis longajn jarojn sen kontakto kun esperantistoj, mi deziras revivigi mian Esperanton. Mi estas babilema homo kaj sxatas paroli pri cxio, de veterprognozo gxis profundaj metafizikaj demandoj, sen forgesi literaturon, lingvojn, muzikon, vojagxadon. Mi studis beletron kaj fakigxis pri franca lingvo kaj
literaturo. Do, mi flue parolas la francan kaj kapablas legi en la itala. Mi estas profesoro kaj okupigxas ankaux pri kulturaj programoj en la universitato kie mi laboras. Granda legemulo, mi pasigas parton de mia libera tempo en mia biblioteko. Tamen, mi ne estas "biblioteka muso", estante, kontrauxe, tre ekstravertita kaj sociema: la alian parton de mia libera tempo mi pasigas en kafejoj kaj drinkejoj kun geamikoj. :-)

Tipoindividua anonco
Seksoviro
Naskiĝjaro1973
Retpoŝtadresoreinferrer [ĉe] gmail [punkto] com
Poŝtadreso Av. Fernao Dias, 205, SP, 13564-159 São Carlos, Brazilo
Ĉe edukado profilo de uzanto

Pli… ▼ Malpli… ▲

Foto
48.
Individua anonco Jurij (Rusujo, Moskvo) je 2017-10-08 19:01:39
[ individua anonco ]

Saluton! Mia nomo estas Jurij, mi loĝas en Rusio. Mi esperantiĝis en 2015. Mi volas havi amikojn en diversaj landoj. Miaj ŝatokupoj estas historio kaj pentrarto.

Tipoindividua anonco
Seksoviro
Naskiĝjaro1975
Retpoŝtadresougritsay [ĉe] gmail [punkto] com
Ĉe edukado profilo de uzanto

Pli… ▼ Malpli… ▲

49.
Individua anonco Jurij Petrovic Kivaev (Rusujo, Kiĉier) je 2017-08-15 06:37:51
[ individua anonco ]

Iama kuracisto, nun pensiulo. Deziras pere de skajpo babili pri io-ajn kun geesperantistoj el tuta mondo. Mia skajp-nomo estas jurij.kivaev Anticipan dankon!

Tipoindividua anonco
Seksoviro
Naskiĝjaro1936
Retpoŝtadresokivaev [punkto] jurij [ĉe] yandex [punkto] ru
Ĉe edukado profilo de uzanto

Pli… ▼ Malpli… ▲

50.
Individua anonco Peter Neal (Usono, Fremont) je 2017-04-19 21:47:04
[ individua anonco ]

Saluton al ĉiuj! Mi nomiĝas Petro kaj mi estas 52-jaraga inĝeniero kiu loĝas kun mia familio apud la golfo "San Francisco" en la subŝtato "Kalifornio" en Usono. Mi deziras korespondi kun agrablaj personoj pri ĉiuj temoj, kaj rete kaj poŝte. Vi povus skribi poŝte al la adreso "4362 Pecos Ave, Fremont CA, 94555, USA/Usono" aŭ rete. Mi ankaŭ ĉeestas esperantan kurson semajne ĉe la universitato, do mi povas alporti leterojn al la samklasanoj, se vi deziras skribi al ili. Hodiaŭ estas en Aprilo 2017. Dankon!

Tipoindividua anonco
Seksoviro
Naskiĝjaro1964
Retpoŝtadresononmemorable [ĉe] gmail [punkto] com
Poŝtadreso 4362 Pecos Ave, California, 94555 Fremont, Usono
Ĉe edukado profilo de uzanto

Pli… ▼ Malpli… ▲


← 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 →

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.