Reveni al la kursejo
Informoj pri movada kurso
Tipo: |
Movada kurso
|
Nomo de la kurso: |
PRK – Printempa Reta Kursaro |
Tipo de kurso: |
movada |
Mallonga priskribo: |
Restu hejme, sed lernu intense per retaj komunikiloj en virtuala esperanto-kastelo! |
Celgrupo: |
plenkreskuloj, de komencantoj ĝis altniveluloj |
Organizanto: |
pin Esperanto-Kastelo Greziljono |
Lando: |
Francujo |
Urbo: |
Greziljono |
Nomo de la ĉefa kursgvidanto: |
Christophe Chazarein |
Retejo: |
http://www.facebook.com/events/656684181815340 |
Retpoŝtadreso: |
ch [punkto] chazarein [ĉe] gmail [punkto] com |
Kuninstruantoj: |
Christophe Chazarein Marion Quenut Szilva Szabolcs Przemysław Wierzbowski |
Dato de komenco: |
2020-04-17 |
Dato de fino: |
2020-04-19 |
Kursnivelo: |
A1, A2, B1, B2, C1 |
Kursostatuso: |
Esperanto-klubo aŭ komunumo |
Kursotakso: |
diplomo |
Kvanto de kursanoj: |
32 |
Ofteco: |
tage pluraj horoj |
Metodo: |
aŭd-vida metodo; gramatika-traduka metodo; miksita metodo; rekta metodo; situaci-komunika metodo; alia |
Helplingvo(j): |
angla, Esperanto, franca, hungara, pola |
Lerniloj: |
|
Kondiĉoj: |
Aliĝo per la formularo kaj pago de kotizo: https://framaforms.org/printempa-reta-kursaro-1585040804 |
Rimarkoj: |
Pandemio trafas la mondon kaj devigas multajn restadi hejme por protekti sin kaj la aliajn.
Pluraj gravaj Esperanto-aranĝoj estis nuligitaj. Unu el ili, PRINTEMPAS, devus okazi en la kastelo Greziljono en Francio.
Ĉiujare en Aprilo, la kastelo Greziljono akceptas homojn el diversaj landoj. Dum 7 tagoj ili studas kaj praktikas Esperanton. Multaj el ili ankaŭ ekzameniĝas kaj ricevas diplomon.
La kursojn de PRINTEMPAS gvidas teamo da kvar kompetentaj instruistoj. Ĉi tiuj decidis, ke la kvarantenoj ne malhelpos ilin instrui Esperanton!
Ili do proponas novtipan eventon: Printempa Reta Kursaro.
Printempa Reta Kursaro okazos de la 17a ĝis la 19a de Aprilo. Restu hejme, sed lernu intense per retaj komunikiloj en virtuala esperanto-kastelo!
Dum Printempa Reta Kursaro vi lernos multe, sed vi ankaŭ multe praktikos kun homoj el diversaj landoj. La instruado alternigos diversajn formojn de lernado kaj ekzercado, kaj diversajn eblojn de distanca komunikado.
Printempa Reta Kursaro proponos ankaŭ vesperan programon (prelegoj, ludoj, koncertoj, ktp).
Printempa Reta Kursaro estas malfermita al ĉiuj, kun kvar niveloj ekde komencanto. Por pli da informoj (kondiĉoj, aliĝado, pagado) klaku ĉi tie. Ne atendu, la lokoj estas limigitaj!
Duonon de la kolektita mono ricevos la kastelo Greziljono kiel kompenson por la nuligo de PRINTEMPAS. La alia duono estos dividita inter la instruista teamo. |
Kreodato: |
2020-03-25 11:36:06 |
Lasta redakto: |
2020-04-20 02:30:03 |
Kreinto: |
pwierzbowski |
|
|
Vi povas vidi detalojn pri la kursoj en la statistika paĝo.
La liston de Pirlot pri la altlernejaj kaj universitataj kursoj (2012 januaro) vi povas trovi en la DOSIERUJO.
Listo de aliaj lernejoj aldoneblas kaj elŝuteblas en la FORUMO: