Tipo: |
Universitata kurso
(virtuala)
|
Nomo de la universitato: |
UNED (Nacia Universitato por Ne-ĉeesta Edukado) |
Tipo de la universitato: |
ŝtata |
Virtuala loko: |
Moodle, Microsoft Teams |
Lando: |
Hispanujo |
Urbo: |
Madrido |
Aldonaj informoj pri la organizo: |
UNED estis fondita en 1972 kiel publika distanca universitato komparebla al la brita Open University, kaj fariĝis la plej granda hispana universitato, kun pli ol 150 000 studentoj en 2023. Ene de la Eŭropa Spaco de Supera Eduko (ESSE) ĝi instruas 30 bakalaŭrojn, 80 magistrajn programojn, kaj 20 doktorajn programojn, kaj la oferto ekster ESSE estas ankoraŭ pli granda, inkluzivante 16 lingvojn, inter ili esperanton. La kursoj de Esperanto okazas per interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio, kiu dungas la instruistojn. |
Nomo de la ĉefa kursgvidanto: |
Félix Manuel Jiménez Lobo |
Retejo: |
http://www.uned.es/universidad/inicio/en/estudios/idiomas/que-es-uned-idiomas.html |
Retpoŝtadreso: |
manuelobo [ĉe] invi [punkto] uned [punkto] es |
Diplomita instruisto: |
Instruas sen tiutipa diplomo |
Kvalifiko de la instruisto: |
Interlingvistikaj studoj - Poznan KER-C1 |
Rimarko pri la kvalifiko: |
La kuninstruanto respondecas pri parola praktiko kaj havas vastan instruan edukitecon kaj sperton. |
Kuninstruantoj: |
Rubeno Fernández Asensio |
Mona rekompencado de la kursgvidantoj: |
Rekompencata por la Esperanto-kurso |
Oficiala nomo de la programo/kurso: |
Esperanto A2 |
Temo de la programo: |
Esperanto-lingvokurso |
Aldonaj informoj pri la programo: |
Krom la lingvoklarigoj, ĉiu leciono enhavas informon pri esperanta kulturo. |
Dato de komenco: |
2024-11-01 |
Dato de fino: |
2025-06-30 |
Tempo: |
ekde 17:00 ĝis 21:00 |
Kursnivelo: |
A1, A2 |
Kursostatuso: |
Libervole elektebla kurso kun kreditpoentoj |
Aldonaj informoj pri la statuso: |
Krom universitatanoj, aliĝo estas malferma ankaŭ al ekstera publiko, eĉ nehispanoj. Ankaŭ eblas trapasi nur la ekzamenon por ricevi atestilon. |
Kursotakso: |
atestilo kun mencio de rezultoj |
Aldonaj informoj pri la takso: |
La ekzameno konsistas el kvar partoj laŭ la KER-reguloj: aŭdkomprena - parola - legkomprena - skriba esprimado. |
Kvanto de kursanoj: |
20 |
Ofteco: |
alia |
Aldonaj informoj pri la ofteco: |
La kurso estas asinkrona, per materialoj alireblaj en la retejo de la universitato post ensaluto, sed ekzercoj havas limdatojn kaj studentoj rajtas je 1 monata horo de praktiko per videokonferenco. |
Metodo: |
gramatika-traduka metodo; rekta metodo; situaci-komunika metodo |
Aldonaj informoj pri la metodo: |
La klarigoj estas en la hispana, sed la parolaj praktikoj per videkonferenco estas per rekta metodo. |
Helplingvo(j): |
hispana |
Lerniloj: |
- Esperanto (Miguel Gutiérrez Adúriz.)
- Memfaritaj materialoj (Félix Manuel Jiménez Lobo)
- Ekzercoj (edukado.net)
|
Kondiĉoj: |
Aliĝo kostas 248 €. La kurso estas ne-ĉeesta kaj tute interreta pere de Moodle, dum la parola praktiko okazas per Microsoft Teams. La fina ekzameno estas reta por la aŭdvida kaj parola partoj, sed ĉeesta por la legkomprena kaj skriba partoj. |
Rimarkoj: |
Malgraŭ la nomo "A2", la kurso komenciĝas de nulo kaj postulas neniun antaŭan scion. La horoj de la parola praktiko varias kaj estas interkonsentataj inter instruisto kaj lernantoj. |
Kreodato: |
2024-10-15 18:29:21 |
Lasta redakto: |
2024-10-15 20:26:07 |
Kreinto: |
enseikou |