Novaĵoj

Plurnivelaj preparkursoj kaj ekzamenoj aprilfine en franca kastelo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-20 09:46:21

Studu en la franca kastelo Grezijlonokun  kun la ILEI-prezidanto Stefan MacGill kaj kun Christophe Chazarein el Tuluzo, freŝe diplomita en la poznana instruista trejnado.
La unua laborigos vervan grupon de progresintoj, plenfidajn kursgvidantojn kaj kursgvidontojn por trafi nivelon B2 laŭ la KER-sistemo.
La dua preparos entuziasmajn komencintojn por sukcese leviĝi ĝis nivelo B1.
Dum ses tagoj, kvinhoraj intensaj kursoj alternas kun francaj pladoj post ripozigaj promenadoj en granda kastela parko kaj bela regiono de la reĝaj Luar-kasteloj.
Fine, la 7an kaj 8an de majo ŝvitos la kastelaj gastoj kaj rapide batos iliaj koroj, ĉar alkuros severa teamo de KER-ekzamenantoj por testi ilian scion kaj astesti ĝin per internacia diplomo. Estos eblo ekzameniĝi ankaŭ por tiuj, kiuj ne sekvis preparkurson! 
Eltrovu ĉiun detalon en tiu paĝo http://gresillon.org/spip.php?rubrique20.
Ŝparu 5 % per aliĝo ĝis fino de februaro, sed laste aliĝu al ekzameno antaŭ la 15a de aprilo.

Urĝa peto el Hiroŝimo Al la listo Gerda aperis kontraŭleĝe en YouTube

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.