Novaĵoj

Gerda aperis kontraŭleĝe en YouTube

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-17 11:44:06

Pli frue ĉi tie aperis anonco kun la titolo: Ĉu Gerda legale aperis en YouTube? kaj estis indikitaj la ligoj al la reta elŝuteblo de la filmpartoj. Ni prave suspektis, ke la diskonigo de la filmo estas kontraŭleĝa kaj nekonsentita fare de la aŭtoroj. Se vi nun rigardas, la filmkanalo estas jam fermita.

Ni ĝojas, ke almenaŭ pri tiu materialo venkis la "kopirajto" kaj la produktantoj sukcesis malebligi la piratadon.

Tio bedaŭrinde malofte okazas, sekve pene kaj multekoste, por malgranda merkato produktitaj Esperanto-varoj kaj iliaj aŭtoroj fariĝas viktimoj de piratado. Ni luktu kune kontraŭ tio.

Jen informoj pri la filmo "Gerda malaperis", produkto de Imagu, Brazilo, 2006.

Ĉiuj rilataj materialoj (libro, vortolistoj, diverslingvaj ekzercaroj) troveblas je la sekva ligo de la  Katalogo.

Por pliaj informoj kontaktu Joe Bazilio Costa .

Plurnivelaj preparkursoj kaj ekzamenoj aprilfine en franca kastelo Al la listo KER-ekzameno en Roterdamo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.