Novaĵoj
Esperanto-Katedro en Argentino
Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-15 23:29:47
	
Plezure ni anoncas ke oni sukcesis krei esperantan katedron en la Universitato de La Plata (Bonaero- Argentino)
	La inaŭguro de la Katedro "Esperanto kaj ĝia kulturo" okazos vendrede la 18-an de marto en la salono de la Rektorejo,
	Strato 7-a inter 47-48-aj,  je 18,30 horo.
	Ni invitas vin partopreni aŭ sendi salutmesaĝojn al adreso de la organizintoj:
	Edgardo Chacon edgardomuseo@yahoo.com.ar  kaj Javier Valli izatasun@gmail.com 
	
	Elkore salutas vin
	Silvia Rottenberg
	Prezid.de AEL Argentina E-Ligo
	http://www.esperanto.org.ar
| ← Ŝtate agnoskita klerigkurso en Herzberg | Al la listo | Japanaj geamikoj, donu vivsignon! → | 


