Novaĵoj
Novaj 10 premiitoj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-14 20:53:58
Mi kun ĝojo informas vin pri tio ke ni ĵus vidigis 10 novajn prezentojn en la Panteono.
Ankaŭ ĉi-jare okaze de la Zamehof-tago kaj de la datreveno de la lanĉo de edukado.net
ni premias dekon da eminentaj Esperanto-instruistoj, kies vivresumon ni petis rekte de ili por tiu okazo.
En tiu maniero ni gratulas al niaj kolegoj, dankas ilin pro la faritaj heroaj laboroj kaj deziras al ili bonan sanon kaj multe da feliĉo.
La ĉi-jaraj premiitoj estas la sekvaj:
Luis Jorge Santos Morales el Kolombio kaj
Kompreneble estas multaj aliaj pedagogoj kiujn ni ŝatus premii kaj prezenti al vi, sed por scii kiuj ili estas kaj por akiri pri ili informojn kaj fotojn ni bezonas vian helpon. Bv. lasi proponojn en la koncerna parto de la FORUMO.
Ni invitas vin legi la vivresumojn de la premiitaj kolegoj kaj lasi al ili mesaĝon ĉe la koncernaj paĝoj por ĝojigi ilin kaj fari la eventon festo.
← DANKON! DANKON! DANKON! | Al la listo | Venu manĝi el nia jubilea torto! → |