Novaĵoj

RAPORTO de edukado.net pri la jaro 2011

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-16 22:00:20

Ni informas ĉiun membron de edukado.net, ke la raporto pri la laboroj kaj finacoj de la jaro 2011 legeblas en la Dosierujo de la retejo.

La raporto skize prezentas la plej gravajn paŝojn de la pasinta jaro, la novajn sekciojn kaj planitajn programpaŝojn, kiujn ni en 2012 deziras efektivigi. La dokumento enhavas statistikon, la detalan financan raporton pri nia monsituacio kaj liston de la sponsoroj kaj donacintoj, kiuj finance helpis nian laboron en la jaro 2011. Niaj monrimedoj sufiĉas fini la planitajn projekterojn kaj pliaj donacoj ebligus al ni krei kelkajn novajn funkciojn en la retejo kaj akumuli rezervon por plua konstanta altnivela funkciado. Pro la ĵus skribitaj la estraro de la fondaĵo alvokas la membrojn laŭeble subteni la paĝaron kaj per memdifinita 'membrokotizo' ebligi, ke ni povu plu riĉigi kaj teknike funkciigi la retejon en la estonteco. Jen la pagopaĝo.

Jen la ligo al la Dosierujokie legeblas la raporto.
Pluan profitigan uzon de la materialo deziras al vi en la nomo de la Fondaĵo edukado.net,

Katalin Kováts, direktoro 

Stipendioj por instruontoj en Mazara del Valo Al la listo VOĈDONU POR PROGRAMERO PRI ESPERANTO EN RIO+20!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.