Novaĵoj

VOĈDONU POR PROGRAMERO PRI ESPERANTO EN RIO+20!

Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-14 13:47:02

En junio okazos en Rio-de-Ĵanejro "Rio+20", t.e. Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, ankaŭ nomata Pintkonferenco pri Tero. Ĝia nomo memorigas pri la antaŭa simila konferenco, kiu okazis en la sama urbo en 1992. UEA kaj TEJO, kiuj partoprenos en Rio+20, proponis aldonon de informa leciono pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj al ĝia programo. Ankaŭ aliaj Ne-Registaraj Organizaĵoj faris proprajn proponojn. Alvaro Motta el la loka teamo por Rio+20 rakontas, ke teamo de Unuiĝintaj Nacioj juĝos, kiuj el ili estos akceptitaj en la programo. Unu kurso estos elektita per publika voĉdonado en Interreto.
La loka teamo, kiu preparis la proponon pri Esperanto, alvokas esperantistojn partopreni en la voĉdonado. Kiel Motta emfazas, ju pli da apogoj la propono gajnos, des pli da atento la ! temo Esperanto vekos ĉe UN kaj des pli altan lokon, espereble eĉ la unuan, la propono atingos.
La programpropono nomiĝas "The role of Esperanto in the Sustainable Development" (La rolo de Esperanto en la daŭripova evoluo). Oni povas voĉdoni por ĝi en la paĝo , kiu priskribas la proponon, tajpante sian retadreson en la kampo dekstre de la paĝo. Poste oni ricevos aŭtomatan retmesaĝon kun ligilo, kiun oni klaku por konfirmi sian voĉdonon (sen konfirmo la voĉdono ne validas). Alvaro Motta instigas diskonigi la voĉdonadon menciante la supran ligilon al siaj geamikoj, en retlistoj, en Facebook-paĝoj kaj en aliaj forumoj. 

Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 448 - 2012-03-14

RAPORTO de edukado.net pri la jaro 2011 Al la listo Alvoko de Renato Corsetti pri la jubilea jaro 125-a

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.