Novaĵoj

Alvoko de Renato Corsetti pri la jubilea jaro 125-a

Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-12 00:53:58

Pri la jubilea jaro 125-a: alvoko al ĉiuj membroj de www.edukado.net

Ĉi-jare en 2012 Esperanto, la plej juna lingvo de la mondo, iĝas 125-jara. Ni fieras pri la atingitaj rezultoj, kiuj portis ĝin de projekto al vera lingvo parolata de larĝa komunumo en la mondo. Tamen ni ne estas tre kontentaj pri la nuna situacio, kiom ajn bele ĝi aspektas. Ni volas ke Esperanto estu pli agnoskata de la popoloj kaj de la instancoj, kiuj nun konsideras nin, en la plej favora okazo, malpraktikaj revantoj, ĉar de jarmiloj la lingvo de la fortuloj estas la lingvo, kiun ĉiu lernu kaj uzu.
 Pro tio kelkaj esperantistoj pensis, ke estas bone profiti la okazon de la 125-a jubileo por atentigi la mondon pri Esperanto.
 La elpensitaj agadoj estas esence du: A – gazetaraj komunikoj kaj Esperanto-tago kaj B – kurso 125.
 La agado A antaŭeniras laŭ sia ritmo. Oni tradukas al sia lingvo gazetarajn komunikojn kaj oni sendas ĝin al sialanda gazetaro, kaj oni pretigas sin por publike disinformi pri la 26-a de julio 2012, Esperanto-tago, pri kiu multaj parolu. Se ankaŭ Google donus signon, tio estus tre bona.
 La agado B, Kurso 125, estas la vera celo de ĉi tiu alvoko. Se vi povas rigardi en la reta paĝo: http://uea.org/vikio/Kurso_125 vi ricevos kelkajn informojn. Mi revortumas ilin ĉi tie.
Ni pensas, ke venis la tempo, kiam ĉiu landa sekcio de ILEI aŭ landa asocio de UEA havu sian retan kurson. Nur se multaj landoj kunlaboros la rezulto povos esti impresa.
Ne tre gravas la teĥnika flanko. Laŭ la eblecoj de la lando povos temi pri gamo de kursoj, kiu iras de tradicia koresponda papera kurso ĝis la plej modernaj retaj kursoj, kiuj kombinas iPhone kun iPad irante tra Skype kaj Linux. Mi metas amason da neasimilitaj nomoj, nur por doni al vi ideon pri la estonteco. Mi mem ne konas ilin.

Tio, kio gravas, estas ke ĉiu landa sekcio de ILEI kaj landa asocio de UEA prenu sur sin la respondecon funkciigi retan kurson en sia teritorio, kaj gravas, ke oni serĉu lernantojn per ĝi kaj iel klopodu kunligi ilin al nia komunumo.
Mi jam aŭdas vin diri: Sed jam ekzistas “lernu.net”, kial vi venas ĝeni min pri tio? La rilatoj inter la kursoj 125 en la malsamaj landoj kaj la retaj kursoj “lernu.net” aŭ “Kurso de Espernato” estos idiliaj. Se unu el tiuj du kursoj, aŭ alia kurso, ekzistas en via landa lingvo, ni nepre uzos ilin kaj varbos por ili. Ĉiuokaze pri la teĥnika flanko por la starigo de la “Kurso 125” en via lando vi legos en alia dokumento, se vi interesiĝas.

Nun mi petas vin nur reagi al mi, renato(ĉe)esperanto.org, kaj diri, ke vi volas kunlabori por starigi la kurson 125 en via lando.
Bonvolu ne atentigi min, ke Esperanto ne estas la plej juna lingvo de la mondo, ĉar Kilingon…. Bonvolu ne skribi al mi por konsili, kiel prefere oni klarigu la akuzativon. Bonvolu ne klarigi al mi, ke 125 estas numero pli malbona ol 150 por niaj celoj kaj ĉefe bonvolu ne konsili pri tio, kion aliaj devos fari. La kamparanoj de mia vilaĝo diris: “Se vi serĉos helpon, vi trovos konsilojn.” 

Mi volas helpon. Bonvolu skribi al mi rekte aŭ lasi mesaĝon en la FORUMO por diri, ke vi volas helpi en via lando.      Renato Corsetti

VOĈDONU POR PROGRAMERO PRI ESPERANTO EN RIO+20! Al la listo Civitanoj de la mondo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.