Forumo

TemojKURSO 125Pri la realigado de la “kurso 125”

Renatocorsetti
afiŝita je 2012-03-12 08:01:00

Pri la realigado de la “kurso 125”

Unua klarigo: la “kurso 125” havas ĉi tiun nomon, ĉar ĝi okazas en la jubilea jaro 125-a de Esperanto. Ĉiun ajn alian klarigon kiun iuj ligas al ĉi tiu nomo [ĝi okazas dum 125 tagoj, ĝi havas 125 lecionojn, ktp.] estas privata opinio.
La agado por la “kurso 125” konsistos el la jenaj paŝoj:
A - informado pri la kurso kaj varbado de lernantoj
Temas pri la klasika informa agado por varbi lernantoj. Ĝi povas esti realigasta tre diversmaniere en la unuopaj landoj: en Italujo oni pagas per vera mono por aperigi anoncojn en Google kaj Facebook pri la kurso, en Aŭstralio oni starigis kontaktojn kun pluraj universitatoj kaj kune kun ili informas la studentojn kaj la profesorojn pri la kurso. En aliaj landoj oni povas aperigi informojn en la reto, pendigi afiŝetojn en lernejoj aŭ en similaj lokoj. Gravas nur enplekti ĉiujn esperantistojn de la lando en la informan agadon por la kurso. Sole vi povas fari malmulte, kun la esperantistoj de via lando, vi povas fari multon.
B - registrado de la lernantoj
Kiam la lernandoj anoncas sin al la adreso, kiun vi starigis por tio, ekzemple Kurs-Esperanta@gmail.com, vi devas registri ilian nomon kaj ret-adreson [la kompletan adreson vi bezonas nur por paperaj kursoj]. Vi povas fari tion ankaŭ sur normala kajero, sed se vi havas je dispono komputilon (kaj vi certe havas), vi povas registri ilin en dokumento en via komputilo.
Nun estas provataj komputilaj programoj por mastrumi ĉiujn laborojn kunligatajn kun la kurso. Se vi serioze volas starigi kurson, skribu al renato@esperanto.org kaj mi konsilos al vi la plej oportunan programon laŭ via kondiĉo.
C - sendado al ili per reto de la kursa materialo
Pri la enhavo de la kurso decidas vi, laŭ la situacio de la ekzistanta materialo por lerni Esperanton rete en via lando. Se en iu lando/lingvo ekzistas la Kurso de Espernato de Carlos Pereira, kaj vi ŝatas ĝin, vi povos rekomendi sekvi ĝin. Aliloke oni volos uzi la kurson de "lernu.net". En aliaj landoj ekzistas nek unu nek la alia. Tiam oni devos uzi propran materialon, ekzemple ekzistantan lernolibron jam tajpitan en komputilo. Korespondaj kursoj en afrikaj lingvoj tre ofte funkcias tiel.

Ekzemple jen ebla enhavo de kurso [temas pri ekzemplo. En ĉiu lando oni devos decidi mem]:
1. bonveniga mesaĝo de la nacia asocio/la ILEI-sekcio/la junulara asocio al la aliĝintoj.
- informilo pri Esperanto en la koncernata lingvo (devas esti io rete sendebla: la manifesto de Prago, Ĝisdate pri Esperanto aŭ alia informilo ekzistanta en via lingvo).
- invito aliĝi al la kurso de Pereira/al “lernu.net” aŭ al alia ekzistanta kurso kaj informo, ke se estas duboj oni skribu al ret-adreso de ebla studgvidanto.
2. dua mesaĝo [post iom da tempo - eble du semajnoj] kun demando pri la situacio, pri eventualaj problemoj, ktp.
3. en kelkaj okazoj oni antaŭvidas ankaŭ invito al festo por la kursanoj fine de la kurso.

Ni volonte legus sube en kiuj landoj kiuj pretas okupiĝi pri la organizado de la kampanjo kaj gvido de la korespondado.
Se vi havas demandon aŭ sugeston, skribu ĉi-sube.

Renato Corsetti

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.