Novaĵoj

ILEI 2012 : La Konferenco de ĉiuj superlativoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-08-01 06:42:53

Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la ILEI-Konferenco en Kunming, provinco Yunnan, Ĉinio.
Partoprenis efektive 104 personoj el 19 landoj, do temas pri la plej granda ekstereŭropa konferenco. La urbo Kunming situas je proks. 1900 m super marnivelo kaj ofertis al la gastoj tre agrablan klimaton mildan. La Profesia Kolegio pri Artoj akceptis la Konferencon kaj enorme helpis en ĉiuj aspektoj de la organizado. La provinca registaro subtenis la Konferencon. Efika Loka Konferenca Komitato bonege laboris sub la gvidado de Profesorino Gong, « Arko ».

Estis elektojaro, do la ĉefa tasko de la Komitato estis elekti novan estraron por tiu grava establo ILEI, kiu okupiĝas pri la instruado de Esperanto tra la tuta mondo. La prezidanto Stefan MacGill (Hungario-Nov-Zelando) prezidis la Ligon dum la 3 lastaj jaroj energie kaj efike ; li rajtis rekandidatiĝi ; tion li faris kaj li estis brile reelektita. Du aliaj estraranoj estis reelektitaj : Zsofia Korody (Germanio-Hungario) kaj Radojica Petrovic (Serbio). Venis kandidatiĝoj de novaj homoj, venis surloka kandidatiĝo… okazis la elektoprocezo sub la gvido de tripersona elektokomisiono kaj severe laŭstatute. Jen la rezultoj :

Prezidanto:
s-ro Stefan MacGill, Hungario/Nov-Zelando
Sekretario:
s-ro Radojica Petrović, Serbio
Estrarano pri financoj:
s-ro Bill Harris, Usono
Pliaj estraranoj (taskdivido anoncota)
s-ino Gong Xiaofeng (Arko), Ĉinio
s-ro Bharat Ghimire, Nepalo
s-ino Magdalena Feifičova (Fejfi), Slovakio
s-ino Enikő Zengő Sereghy, Hungario
s-ino Penny Vos, Aŭstralio
s-ino Zsófia Kóródy, Germanio/Hungario

Do la Komitato decidis havi estraron el 9 personoj. Espereble tio kreskigos ankoraŭ la efikecon de la laboro de la Ligo. Pri la superlativoj : unuanfojon ni havas estraron el 9 homoj, unuanfojon ni havas estraron el 4 kontinentoj, unuanfojon ni havas estraron kun plimulto da virinoj.
Plie la Komitato aprobis la aliĝon de tri novaj sekcioj : Vjetnamio, Mongolio kaj Nepalo. Por helpi al la komenclaboroj en iu lando por krei tian sekcion, la Komitato decidis havi komisiiton por tiu tasko kaj nomumis Mirejo Grosjean (Svislando). La diversaj raportoj kaj perretaj decidoj dumjaraj estis unuanime aprobitaj.
Okazis lingvokursoj, prelegoj, lingvofestivalo, koridoraj kontaktoj, ekskursoj en gaja etoso. En la partoprenantaro estis kompreneble multaj ĉinoj, ĉu junaj komencantoj, ĉu maljunaj spertuloj saĝaj. Estis tre fruktodona interŝanĝo de ideoj inter la partoprenantoj el diversaj mondopartoj.
La simpozio ebligis diskutadon inter lokaj fakuloj kaj konferencanoj en tre vigla etoso ; post la mallongaj prezentoj kun tradukado sur ekrano aŭ kun posta interpretado, la ĉeestantoj povis esprimi sin pri la konferenca temo : artoj kaj komunikado.

Dankon al la raportisto: Mireille Grosjean

Esperanto en Universitato de Braziljo Al la listo Lundo kaj mardo en Hanojo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.