Novaĵoj

Lundo kaj mardo en Hanojo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-31 19:13:50

La unuaj du tagoj de la laborsemajno pasis en plena agado.
Lundon, antaŭtagmeze, en pluraj sekcioj kun interesaj kaj instruaj prelegoj pasis la programo de Kleriga Lundo.
Ni kun Sylvain postagmeze gvidis parolingajn kursojn kies unuan kaj duan lecionojn en ambaŭ niveloj partoprenis po 30 kaj 40 personoj. Ofte okazis ke homoj studis aŭ observis la metodon sinsekve en ambaŭ niveloj. Gisela Macioszek helpas per vendado de Poŝamikoj kaj orientigo de la partoprenontoj de la kursoj. Dankon al ŝi. 
La parolingaj aktivaĵoj de Sylvain estas precipe popularaj, ilin volonte ĉeestas ankaŭ progresantoj, ĉu por amuziĝi ĉu por akiri novajn ideojn por sia instruagado.

Post la kursoj okzis la 90-minuta programo METIEJO, kiun post la malmultnombra komenco fine partoprenis ĉ. 30 personoj. Katalin prezentis la novaĵojn de la paĝaro, malkaŝis kelkajn teknikajn kaj organizajn sekretojn kaj respondis al la demandoj de la ĉeestantoj. 
Lundon vespere bankedo kaj balo fermis la tagon. Por ĉi-lasta mankis energio. 

Ne restis tro da tempo por ripozi, ĉar mardon jam matene je la 9a horo ni denove ekkursumis, pli-malpli kun la samaj homoj. Post la lecionoj dum Sylvain novajn KER-kandidatojn aligis al la vendreda ekzameno, Katalin partoprenis la ILEI-programon “Tago de Lernejo”, al kiu ŝi  kontribuis per du prelegoj. Unue ŝi prezentis kelkajn ekzercideojn el sia kurso Artoŝoko, poste prelegante pri la Tutmonda ekzamensesio, Bedaŭrinde nur du aliajn prelegojn ŝi sukcesis ĉeesti, ĉar ŝi devis transiri al alia salono, kie en la rolo de membro de la Akademio de Esperanto ŝi prezentis sin kaj partoprenis en la 90-minuta program.
Bedaŭrinde tre mankas eblo kaj tempo ĉeesti aliajn programojn, pri kiuj nur dum fulmvizitoj aŭ kaŝrigardado tra pordofendoj ni ekhavas ideojn. 

Merkredo estas kutime por tuttagaj ekskursoj, sed ni ambaŭ restos en la urbo, parte pretigante la ekzamentagon, kopiante la testojn kaj laborante pri la programoj de jaŭdo, tamen ni esperas havi kelkajn horojn por vizito de la Etnografia Muzeo. Necesos kolekti fortojn por la du postaj tagoj kiam krom la kursoj ekzamenoj, prelegoj kaj aliaj programoj abundos. 

Pliajn informojn vi povas akiri elŝutinte la numerojn de la Kongresa Kuriero.


 

ILEI 2012 : La Konferenco de ĉiuj superlativoj Al la listo Unua tago de la kongreso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.