Novaĵoj

Unua tago de la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-29 17:11:57

La 29an de julio okazis la solena inaŭguro de la 97a Universala Kongreso. La ĉ. 1000 kongresanojn busoj veturigis al la salono Zamenhof, kiu gastigas la grandajn komunajn programojn kaj kiu troviĝas iom for de la ĉefa kongresejo. La tradiciajn programerojn de la malferma ceremonio kolorigis kelkaj vjetnamaj artaj programeroj. 

Tuj post la malfermo, sed jam en la kongresejo, inter aliaj programoj estis la malfermo de la programserio Tago de Vjetnamio, ĉe kies unua parto okazis la transdono de la Memormedaloj "Pro Paco kaj Amikeco inter la Popoloj" - aljuĝitaj de la Vjetnama Unio de Amikecaj Rilatoj (VUAO) kaj transdonita la 29an de julio 2012, de reprezentanto de la vjetnama ŝtato. La honorigon ricevis: 

Probal Dasgupta (Barato)
Franciska Toubale (Aŭstralio)
Hori Yasuo (Japanio)
Ivanka Stoyanova Kircheva (Bulgario)
Katalin Kovats (Nederlando)
Saiki Akira (Japanio)
Baldur Ragnarsson (Islando)
Usuda Reiko (Japanio)

Bedaŭrinde la lastaj tri listigitaj persone ne ĉeestas la kongreson kaj ne povis transpreni la medalon.

Kelkajn fotojn pri la ceremonio vi povas vidi en la Fotoalbumo

Posttagmeze inter la 14a kaj 18a horo ja komenciĝis la parolaj KER-ekzamenoj, kiam ses kandidatoj estis ekzamenitaj en la komisiono, konsistanta el Katalin Kovats, Ilona Koutny kaj Paulo Nascentes kaj kun la asistado de Sylvain Lelarge. 

La tagon fermis riĉa kultura programo de la Nacia Vespero, okazinta denove en la Zamenhof-salono, de kie revene ĉiu malsekiĝis pro pluvego dum atendado je la busoj.   

Morgaŭ Kleriga Lundo kaj posttagmeze ankaŭ paroligaj kursoj de edukado.net. 

Lundo kaj mardo en Hanojo Al la listo Unuaj salutoj el Hanojo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.