Novaĵoj

Kiel kontribui al la Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-05 08:18:07

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.

La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj.

Nia paĝaro deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj aranĝi iun eventon koncerne Esperanton kadre de tiu internacia programaro.

Sur unu el la oficialaj hejmpaĝoj de la Konsilio de Eŭropo estas publikigita evento-kalendaro, kie eblas vidi la jam registritajn programojn. Ĝis nun enestas nur ok Esperanto-eventoj POR 2012.

Bv. registri viajn programojn ĉi tie kaj en la titolon enplektu la vorton Esperanto. (Bedaŭrinde la komuniklingvo estas la angla.)
 

ATENTU kaj HELPU. Edukado.net estas en traktato kun la organizantoj por enplektigo de pliaj esperantlingvaj materialoj. Viaj aktiva partopreno kaj oficiala aliĝo al la evento helpos nin sukcesigi la traktadojn. 

 

 

La ETL-evento de nia paĝaro estos kiel jam tradicie riĉigo de nia foruma kolekto "Instruu vian lingvon" kie ni atendas viajn enskribojn. 
En sama hejmpaĝo jam troviĝas en prestiĝa loko Esperantlingva dokumento pri Kiel oni povas lerni lingvojn? (Bv. viziti, elŝuti, kaj ne nur propagandcele, sed ankaŭ ĉar ĝi estas utila materialo.

Nepre elŝutu kaj utiligu la Esperanto-glumarkon, kiun la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo je nia iniciato aldonis ankaŭ en Esperanto

Jen nia FORUMA sekcio pro demandoj, ideoj.... 

 


Esperanto-sukcesoj ĉe TATOEBA Al la listo Kiun libron ni elektu?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.