Novaĵoj

Esperanto-sukcesoj ĉe TATOEBA

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-05 17:52:08

Okaze de la Tago de la lingvoj ni proponas priatenti la laŭdindajn laboron kaj rezultojn de esperantistoj sur la paĝaro TATOEBA 
Vi tie trovos plurlingvan frazaron. Vi tuj rimarkos la Esperantan flagon dekstre sur la ĉefpaĝo.
Ĝi estas en la dua loko inter pli ol cent lingvoj.
La nombro de enretaj personoj troviĝas tute malsupre de la paĝo. Tre ofte pli ol cent vizitantoj el la tuta mondo samtempe vizitas la retejon. Tiel ĉiuj vidas, ke Esperanto ekzistas, vivas kaj prosperas!
Jen fakte tute senpaga sciigo pri Esperanto!

Ĝis nun en la unua loko laŭ nombro de frazoj troviĝas la angla.
Malantaŭ Esperanto venas la japana. Ambaŭ tiuj lingvoj komence havis avantaĝon de 150 mil frazoj, ĉar Tatoeba komenciĝis per publikigo de la frazaro de japana profesoro Tanaka, kiu taskis siajn studentojn serĉi nombron da frazoj kaj traduki ilin.
Antaŭ kelkaj semajnoj, okaze de la 125-jariĝo de Esperanto, ni preterpasis la japanan lingvon. Kaj nun: "Ek! al la unua loko", danke al viaj (amuzaj!) kontribuoj.

Ĉe Tatoeba ni praktike, kvazaŭ lude pruvas, ke Esperanto estas tute vivanta lingvo, ke ĝi uzeblas por esprimi ĉiun ajn homan penson, kaj ni montras, kiel ĝi aspektas.
Baldaŭ oni ankaŭ povos aŭdi, kiel Esperanto sonas. Samideano nun eksperimentas pri prononcado kaj registrado.
Pluraj kontribuantoj de Tatoeba, kiuj antaŭe neniom sciis pri Esperanto, interesiĝis pri ĝi, ekŝatis kaj eklernis ĝin.
Por nur vidi la enhavon ne necesas registriĝi. Por kontribui kompreneble ja nepras registriĝo kaj ĉe laboro ensaluto. Sed tio estas simpla afero... tute en Esperanto!
La kvalito de la tradukaĵoj estas certigata de la kontribuantoj mem: ensalutinto rajtas sendi (prefere ĝentilan) komenton pri ajna "ĉeffrazo" (tio estas frazo, kiu aperas supre de la alilingvaj frazoj, en iom pli grandaj literoj). Ĉu ni baldaŭ povos ĉe Tatoeba bonvenigi ankaŭ vin?

Amike salutas Leo De Cooman (ĉe Tatoeba GrizaLeono)

Kion vi povas fari por la TAGO de LINGVOJ? Al la listo Kiel kontribui al la Eŭropa Tago de Lingvoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.