Novaĵoj

Kion vi povas fari por la TAGO de LINGVOJ?

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-11 23:54:59

Estas nur du semajnoj ĝis la 26a de septembro, la Eŭropa Tago de Lingvoj.

Festi la plurlingvecon, okupiĝi pri lingvolernado estas vere io, kion ni, esperantistoj, opinias NIA AFERO, kaj tiel la festo estas ankaŭ NIA FESTO.
Ĝis nun nur 5 registritaj Esperanto-aranĝoj troviĝas sur la paĝaro de la organizantoj, filialo de la Konsilio de Eŭropo.
La malgranda interesiĝo flanke de esperantistoj ĉi-jare malhelpis atingi, ke ankaŭ Esperanto aperu inter la klariglingvoj de ilia paĝaro. Ĉu ni provu nun aktive partopreni por montri nian forton?

Kiel kunfesti? Se vi havos kunvenojn aŭ kurson ĝis la 10a mezo de oktobro:

    -  elektu la plej proksiman tagon al la 26a de septembro kaj programu por tiu evento iun temon pri lingvoj. (Sugestojn vidu pli sube).
    -  Registru tiun eventon sur la paĝaro de la festo, tiel ke en la titolo de la aranĝo aperu la vorto ESPERANTO.
       Ne nepras, sed estus bone, se dum la okazo vi pretigus kelkajn fotojn kaj tiujn sendus al nia redaktejo kun mallonga raporteto. 

Jen ĉio. Se vi faros, vi jam kunfestis. 

Kelkaj ideoj por la tago:

  • lingvolernado – efikaj manieroj  http://edl.ecml.at/Portals/33/pdf/learn-languages-ESP.pdf   
  • kial kaj kiel vi lernis fremdajn lingvojn

• kion donis al vi Esperanto
• miaj plej ŝatataj lerniloj de fremdaj lingvoj
• prelegoj pri lingvoj de via loĝloko, ĉirkaŭaĵo
• lingvoj de viaj najbaraj landoj
• invito de minoritatlingva samurbano kaj diskuto pri lingvaj problemoj
• lingvaj ludoj, kvizoj, konkursoj pri lingvoj, vortoj…  Jen KVIZO.
• prezento kaj legado de alilingvaj revuoj, ĵurnaloj
• denaskismo
Eduko de plurlingva infano  filmprelego (spektado de la prelego kaj diskuto)
• komuna traduko de informiloj pri kelkaj vidindaĵoj de via urbo

  • instruu vian lingvon en nia FORUMO

FESTU kun ni. Dankon!

Festoj ĉirkaŭ la KER-atestiloj Al la listo Esperanto-sukcesoj ĉe TATOEBA

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.