Novaĵoj

Festoj ĉirkaŭ la KER-atestiloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-14 10:53:05

Ni alvenis al la lastaj eventoj de la Tutmonda KER-ekzameno

Ĉiuj dokumentoj estas forsenditaj, transdonitaj kaj la organizantoj nuntempe okazigas diversajn festojn por transdoni la atestilojn. 

Multaj ricevis sian dokumenton jam en Hanojo kaj en Mazara del Vallo dum la tieaj kongresoj. 

En Tuluzo oni festmanĝis honore al la intelekta kleriĝo. 

En Limoĝo Zamenhof mem liveris la dokumentojn kaj pri la evento raportis loka ĵurnalo.

JoMo transprenis sian atestilon fine de sia koncerto en Mazara del Vallo, dum la Itala kongreso.  (Klaku al la fotoj)

Ni atendas pliajn raportojn pri la festoj kaj jam komencas fari la paŝojn por la sekva tutmonda sesio.   

 




                 Atestiloj por Moskvo                        Artikolo el Limoĝo JoMo en Mazara   / Klaku al la fotoj por vidi pli.

Gratulojn al ĉiuj trapasintoj kaj dankon por la kunorganizintoj.    Ĉiuj informoj kaj fotoj pri la sesio videblas ĉi tie.

Eŭropa Tago de Lingvoj - Raporto el Slovakio Al la listo Kion vi povas fari por la TAGO de LINGVOJ?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.