Novaĵoj

Eŭropa Tago de Lingvoj - Raporto el Slovakio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-25 10:37:24

Morgaŭ estos la Eŭropa Tago de Lingvoj al kies festado ni plurfoje alvokis vin

Laŭ la paĝaro eventolisto okazos preskaŭ 500 anoncitaj programoj, kaj inter ili videblas dek, kiuj rilatas al Esperanto. Kvar programoj en Francio, po unu en Aŭstrio, Danio, Nederlando, Slovakio, Slovenio kaj tutmonde tra nia paĝaro. Ni gratulas al tiuj kolegoj, kiuj aliĝis al la kampanjo kaj anocis siajn programojn. Registri pliajn okazaĵojn, ligitajn al la evento kaj efektivigotaj ĝis la fino de oktobro eblas ĉi tie

Jen la raporto pri unu el ili, el Slovakio. 

ESONO, Esperanto Societo Nordslovakia, lundon, la 24an de septembro 2012 okazigis en Regiona Biblioteko (Krajská knižnica) en Žilina unu kaj duonhoran prelegon pri Esperanto oakze de la Eŭropa Tago de Lingvoj. La aranĝo estis ankaŭ sub la aŭspicio de la Memgvida Regiono de Žilina (Žilinský samosprávny kraj), kiu ĉi-jare festas sian dekjariĝon. La ĉeforganizanto estis Lucia Mikulovská.

La preleginto Magdaléna Feifičová eliris el la signifo de la Eŭropa Tago de Lingvoj, parolis pri neceso kaj bezono lerni fremdajn lingvoj kaj konkretigis tion per prezento de Esperanto, kiel neŭtrala planlingvo, kaj ĝia gramatiko. La prelego estis akompanita per filmetoj, Esperanto-muziko kaj fotoj.
La prelegon partoprenis trideko da scivolemuloj, inter ili ankaŭ kelkaj lokaj esperantistoj, kiuj preparis etan ekspozicion kun Esperantaj libroj, bultenoj kaj kronikoj de la loka E-klubo.
La sama prelego okazos merkredon la 10an de oktobro 2012 ankaŭ en la banloko Rajecké Teplice en la loka biblioteko, kaj aŭspicios ĝin la Urbo Rajecké Teplice.

La 25an de septembro 2012 raportas Fejfi (Magdaléna Feifičová)

Se septembro, tiam Poznanen! Al la listo Festoj ĉirkaŭ la KER-atestiloj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.