Novaĵoj

Se septembro, tiam Poznanen!

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-26 12:50:28

Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en
Poznano, tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28-a!) allogas.

Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15-a studjaro: la dua jaro de la 5-a grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Rusio, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo).
Kiel kutime okazis 4 kursoj: pri interlingvistiko prelegis Vera Barandovska (al kiu la grupo gratulis pro ŝia jubileo) Istvan Ertl prezentis la literaturon de la 3a periodo, Michael Farris traktis semantikon kaj morfologion kaj Ilona Koutny okupiĝis pri sintakso de Esperanto.
Post la merkredaj ekzamenoj dum la komuna vespero kelkaj prezentis propran aŭ tradukitan verkon.

Al Arkones kontribuis ankaŭ la gestudentoj de la Interlingvistikaj Studoj: Guilherme Jardim per prezento de Brazilo, Ivan Colling per diskuto pri Kartezio, Anina Stecay legis sian krimnovelon kaj Mirejo Grosjean traktis Afrikon. Same la ĉeestantaj instruistoj kontribuis: Zbigniew Galor traktis kulturan ekskludon, Istvan Ertl (redaktoro) raportis pri Beletra Almanako kaj Ilona Koutny prelegis pri (ne)eŭropeco de Esperanto. Ni ĉiuj povis ĝui ankaŭ la aliajn abundajn programerojn.

La 4a interlingvistika sesio okazos inter la 2-8.02.2013 kaj poste dum la semajnfino ekskurso al Wroclaw.
La 5a interlingvistika sesio okazos inter la 14-20.09.2013 kaj poste dum la semajnfino la 29a Arkones.

Prof. Ilona Koutny, akademiano - Foto de Joanna F-Ch. Maldekstre Ivan Colling - dekstre Rita Mara Netto de Moraes, UAM-kursanoj el Brazilo 

Herzberg dum la Eŭropa Tago de Lingvoj Al la listo Eŭropa Tago de Lingvoj - Raporto el Slovakio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.