Novaĵoj

Nova lekcio pri la kvar generacioj de DUMAS en la KLERIGEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-25 14:26:56

 

Nova prelego kun riĉe ilustrita teksto kaj aldonaj testoj estas lanĉitaj nun en la sekcio LIBERAJ STUDOJ

Daniel Moirand, akademiano kaj tradukisto (sur la foto maldekstre), prelegis en novembro en Le Touquet, Francio pri la kvar generacioj de DUMAS kaj pri la verko, tradukita de li al Esperanto "La grafo de Monte-Kristo". 

La prelego estis registrita (kun la helpo de Laurent PHILIPPE) kaj prilaborita (de Katalin Kovats) por publikigo en nia reta Klerigejo.

La materialo - kiel la aliaj 17 lekcioj - estas libere elŝutebla al niaj membroj, kiujn ni kore invitas ankaŭ je solvado de la testoj.

Ni dankas la preleginton, Daniel Moirand, pro la kunlaboro kaj disponigo de la valora materialo.

Tiuj kiuj finis la kurson kaj solvis la testojn tra nia retejo havos okazon kun rabato (20-40 %!!!) aĉeti la romanon Aleksandro Dumas: La Grafo de Monte-Kristo

Jen la ligo al la studbranĉo: KULTURO.

Ankaŭ en la FORUMO estas kelkaj rilataj fadenoj. 

Vi estas bonvena por kunkleriĝi. 

Aliĝu ĝis la 31a de januaro al la ILEI-konferenco Al la listo Ekkonu la revuon MONATO per libera elŝuto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.