Novaĵoj

Ekkonu la revuon MONATO per libera elŝuto

Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-25 09:35:06

 

MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, kiu aperigas artikolojn en multaj temoj en Esperanto, sed ne skribas pri Esperanto.Legante la revuon MONATO oni povas praktiki la lingvon, riĉigi la vortostokon lernante pri aktualaj aferoj. Tial ni konsilas uzi tiun magazinon dum la instruado de Esperanto  aŭ proponas ĝin al memlernantoj por ke ili okupiĝu regule pri la lingvo. 

La februara numero de MONATO nun estas elŝutebla senpage. 

- la pdf-versio (por tablo- kaj teko-komputiloj) estas havebla ĉe la adreso: 

https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato201302.pdf 

- kaj la dosierformo ePub (por librolegiloj kaj lertaj telefonoj) ĉe: 

https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato201302.epub

Se plaĉas al vi la revuo, vi povas aboni ĝin ĉe http://www.esperanto.be/fel/mon/

La supraj ligiloj validos ĝis la 31a de januaro, do ankoraŭ dum kelkaj tagoj. 

Nova lekcio pri la kvar generacioj de DUMAS en la KLERIGEJO Al la listo Speciala intensa Esperanto-kurso en Vjetnamio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.