Novaĵoj

Hodiaŭ per skajpaj sesioj komenciĝos la Dua Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-07 09:05:40

Hodiaŭ komenciĝos la serio de la Dua Tutmonda KER-ekzameno. 

Je la 14a horo (laŭ amsterdama tempo) Liono, ekde la 17a horo Limoĝo, ambaŭ el Francio konektiĝos kun la ekzamenantoj pere de skajpo kaj la tieaj kandidatoj trapasos la parolan parton de la ekzameno. 

La eventoj pluiros morgaŭ, la 8an de junio, kun skribaj sesioj en  25 lokoj de 16 landoj. Samtempe paralele okazos ankaŭ parolaj ekzamenoj en la urboj  Arras (Francio) kaj   Tecamac (Meksiko). En La Chaux-de-Fonds kaj en Tuluzo la parolaj sesioj disvolviĝos la 15an kaj la 21an de junio. 

La grandan mondskalan eventon Katalin Kováts preparas jam de pli ol 4 monatoj, el kiuj la lastaj du pasis preskaŭ nur por tiu celo. Ŝian laboron helpos Márta Kovács, Zsófia Kóródy, Renato Corsetti, Petra Smidéliusz kiuj partoprenos en la skajpaj sesioj, sed ankaŭ ĉ. 60 aliaj surlokaj personoj en la ekzamenlokoj. Iliajn nomojn ni publikigos post la evento. En pluraj lokoj ankaŭ ekstermovaduloj, direktoro de biblioteko, vicurbestroj, universitataj profesoroj prizorgas la laŭregulan gvidadon de la ekzamenoj. 

La Duan tutmondan ekzamenon partoprenos entute 250 personoj, el kiuj 55 personoj trapasos (ankaŭ) la parolan parton. 

La redaktora laboro por edukado.net dum tiuj tagoj paŭzos, bonvolu esti paciencaj kaj sekvu nian agadon en la novaĵoj, en la FORUMO , en nia Facebook-paĝo

Konstruata paĝo pri la tuta evento: Dua Tutmonda KER-sesio

Intervjuon, kiun Barbara Pietrzak pretigis kun Katalin, vi povas aŭskulti ĉi tie (la elsendon de la 4a de junio, ekde la 14a minuto). 

Informoj pri la pasintjara ekzameno troveblas ĉi tie:  http://edukado.net/ekzamenoj/ker/tutmonda/raporto

Fotoj pri la nuna sesio estas kaj venos amase al la koncerna sekcio de nia Fotoalbumo

Por la aliaj someraj sesioj de la KER-ekzamenoj eblas aliĝi ĉe la ALIĜPAĜO

Bilanco post la Dua Tutmonda KER-ekzameno Al la listo La RISKO-gajninto de majo 2013

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.