Novaĵoj

Malcolm Jones el Britio riskumis plej sukcese en la pasinta monato

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-01 02:52:03

 

Ni denove finis ludmonaton kaj ĵus ekhavis novan gajninton. 

Nia kolego Malcolm Jones el Britio ludas jam de la komenco kaj nun finfine sukcesis atingi la unuan lokon kun 11 poentoj da pluso. Ni kore gratulas Jones.

Li - kiel donacon - elektis la libron "Sed homoj kun homoj", verkita de Ziko Marcus Sikosek kaj ofertita por la ludo de UEA, kiu baldaŭ prizorgos ankaŭ la sendadon de la donaco al Britio. Jones mem donacis al la ludo la teatraĵon de Shakespeare: La komedio de eraroj, kaj espereble tio ne estis aludo al la diskuto, kiu ekestis inter Katalin kaj kelkaj ludantoj, pro gramatikaĵoj, kiel ekzemple la uzenda kaj uzebla prepozicioj post la vorto proksime.  Pozitiva flanko de la diskuto estas, ke aperis opinioj en la foruma parto de la ludo. Kvankam la ludantoj skribis plej ofte ne pro ĝojo kaj kontenteco, la modesta kresko, jes ja tamen kresko, de la ĉi-monataj ludantoj indikas, ke la intereso pri RISKO ne paliĝas. En septembro ludis precize 150 personoj. 

Aperis ankaŭ novaj registritaj ludantoj (nun ili estas 460), danke al la viva RISKO-ludo, okazinta en Poznan, dum ARKONES. Post tiu tago pluraj ĉeestintoj registriĝis kaj riskumas.

Mogens Rude Anderson kaj Katalin Kovats diligente produktas novajn demandojn, kiuj hodiaŭ estas 894. Je instigo kaj aktiva interveno de Sylvain Lelarge pluraj famuloj de la movado sendis interesajn demandojn, kiuj plejparte  jam enestas en la kolekto. 

 

Kun la scivolemo pri tio, kiom da ludantoj ni havos en oktobro, mi deziras al ĉiuj multe da bonŝanco kaj pacienco,

Katalin Kovats

Jen ligoj al la Forumo, al la premio-paĝo kaj rekte al la ludo.  

KER-sesio en Antverpeno Al la listo Amsterdamo: Profesoro Wim Jansen adiaŭis

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.