Novaĵoj

TERMINOLOGIA KONKURSO 2014 POR STUDENTOJ

Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-09 17:58:12

Ĉu vi estas studento? Ĉu vi membras ĉe TEJO aŭ/kaj UEA? Ĉu vi emus lerni pri terminologio?
Aliĝu al la Terminologia konkurso kaj vojaĝu al Vieno!

Per la konkurso vi povas gajni subvencion por unusemajna eŭropsomera terminologia kurso en Vieno, Aŭstrio (14-a ĝis 18-a de julio 2014). La subvencio valoras ĉirkaŭ 1000 eŭrojn.
Limdato por aliĝi al la konkurso: 31-an de marto

Detalojn kaj la kondiĉojn de partoprenado vi trovos en la oficiala informilo:
http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado_konkurso2014.pdf

Aliĝu al la Terminologia konkurso kaj vojaĝu al Vieno!

Elkore,
La Terminologia komisiono de Universala Esperanto-Asocio tec@co.uea.org

Historiaj momentoj kaj rememoraĵoj el la Universitato de Amsterdamo Al la listo Esperanto-libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.