Novaĵoj

Invito al la Tria Interlingvistika Simpozio

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-04 20:07:26

Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj Tria Interlingvistika Simpozio 25-26. 09. 2014

 

La Interlingvistikaj Studoj en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas ĉi-jare sian trian internacian Interlingvistikan simpozion.

Tempriskribo: Internacia kaj interkultura komunikado estas ĉiutaga neceso en nia tutmondiĝinta epoko. Kiuj estas la scenaroj de efika komunikado certiganta ankaŭ la egalecon de la partneroj? Kiom estas la kostoj, investoj por ĝin atingi? Kiel ni povas konservi kaj transdoni niajn naciajn kulturajn valorojn kaj identecon en la multkultura mondo? Kiel planitaj / konstruitaj lingvoj povas kontribui al la natura komunikado inter kulturoj? Kiel esperanto peras inter kulturoj?

Prelegoj pri la sekvaj temoj estas bonvenaj:

·      naturaj lingvoj en internacia komunikado

·      lingvopolitiko en plurkulturaj kaj -lingvaj landoj

·      Esperanto:

o   Lingvistiko, modelo por analizi lingvajn kategoriojn kaj interlingvaj komparoj

o   kiel portanto de internaciaj valoroj kaj temoj

o   instruado, la lernfaciliga rolo por aliaj lingvoj

o   Esperanto-movado kiel movado por lingvaj rajtoj

·      aliaj internaciaj helplingvoj

·      lingvaj utopioj kaj artaj lingvoj.

Ĉiu prelego havos 30 minutojn, inkludante 10 minutojn por diskuto.

Lingvoj uzeblaj: Esperanto, angla, pola

Limdato por prelegproponoj (kun 150-300 vorta resumo): 30.06.2014

Konfirmo de akcepto por artikoloj kaj afiŝoj: 20.07.2014

 

La tutan dokumenton kun la aliĝilo vi povas elŝuti ĉi tie

______________

Tonkin pri Boulton - en la LIBERAJ STUDOJ Al la listo Stipendioj kaj aliĝdato por la Interlingvistikaj Studoj en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.