Novaĵoj

Kelkaj instruoj pri la forumo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-13 15:12:09

La forumo en la nova retejo havas alian strukturon kaj aliajn funkciojn ol havis la malova. De tiuj ŝanĝoj ni esperas, ke sur tiu platformo ekestu aktiva, enhavoriĉa kunlaboro kaj komunikiĝo inter la membroj.

La ĉefajn partojn konsistigas dekoj da temoj, kiuj pludividiĝas je fadenoj. La enhavon de la forumo ĉiuj vizitantoj povas legi, sed aldoni enskribon kaj lasi mesaĝon povas nur ensalutintaj membroj.

Unue ni konsilas al vi trastudi la ĉefajn temojn, vidi iliajn fadenojn kaj kuraĝe ekprovi aldoni komenton ien, kie vi havas dirindaĵon.

Eblos lanĉi novajn fadenojn. Serĉu la koncernajn butonojn. Ĉiu uzanto, lanĉinta temon, povos poste tiun redakti kaj modifi.

Por sekvi la temon kaj fadenon, vin interesantajn, vi povas helpe de la RSS-fluoj. Ties butonon premante vi fakte mendas la novaĵojn pri tiu temlinio kaj pere de retmesaĝoj vi estos informita pri la aldonaĵoj.

Ni petas al la uzantoj respekti la regularon kaj la etiketon de la paĝaruzo kaj publikigi nur tiajn mesaĝojn kaj lanĉi nur tiujn temojn kiuj rilatas al instruado, lingvolernado kaj movada vivo. La maldecajn, laŭtema ekstremajn kaj ĝenajn, ofendajn mesaĝojn la redaktoro tuj forigas kaj petas al la aliaj uzantoj indiki tiaĵojn, se ilin tiuj rimarkas.

Ni deziras al vi efikan kaj ĝuoplenan uzon de la novaj servoj. Bonvenon ĉe la forumo.

Katalin Kováts, redaktoro

Ensaluto, redaktado de personaj informoj Al la listo Kie troveblas la materialoj?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.