Novaĵoj

Ensaluto, redaktado de personaj informoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-13 15:15:57

Antaŭ ol vi komencas ekuzi la novan paĝaron estus utile konscii pri kelkaj gravaj farendaĵoj.

Dum la rekonstruo pro la rigideco de la antaŭaj programistoj ni ne havis plenan aliron al la datumbazo, tial multajn informojn ni nur tra komplikaj manieroj aŭ tute mane devis transmeti. Tio povis kaŭzi erarojn, mankojn.

Ensaluto, aktivigo de via statuso: La nova retejo estas pli sekura, pli "kaŝema" ankaŭ pri la personaj datumoj kaj pli rigora rilate la ensalutajn postulojn. Tial el la 2200 membroj nur ĉ. 1500 transiris senprobleme la novan paĝaron. Ili povas sen ajna blokiĝo tuj ensaluti (uzante la malnovajn ensalutnomon kaj pasvorton) kaj ekuzi la servojn. Estas ĉ. 700 personoj, kiuj enestas en la datumbazo, sed tute ne videblas. Iliaj personaj aŭ ensalutinformoj bezonas ŝanĝojn. Tiuj membroj, ĉe la unua ensalutprovo, ricevas averton pri la problemo kaj peton por fari ŝanĝojn. Post kiam ili plenumas la peton, ili fariĝos "normalaj", senproblemaj membroj.

Bonvolu ensaluti pere de la "ensalutpordeto" (dekstre supre).

"Memoru min"-butono: Se ĉe ensaluto vi markas la kadreton "Memoru min" uzante la saman komputilon vi ne plu bezonos indiki viajn ensalutnomon kaj pasvorton, la programo memoros vin je la sekva reveno. Se vi uzas ne propran komputilon, ni konsilas post la uzo elsaluti ĉe la sama loko, kie vi trovis la ensalutbutonon.

Kompletigo de personaj datumoj: Ensalutinte vi tuj falos al "via angulo" kie ĉe la redaktado de profilo ni petas vin fari gravajn paŝojn, nome kontroli, reaktualigi la personajn datumojn. En la profilo bv. nepre marki vian lingvonivelon, profesion (ili certe mankas!) kaj marki dekstre en la kvadratetoj ĉe ĉiu informo ĉu vi volas vidigi al la aliaj la koncernan informon aŭ ne.

Se vi indikas vian adreson aŭ almenaŭ la urbon/vilaĝon eblos meti vin en la mondmapon. Simple serĉigu la pozicion al la google-programo en la profilpaĝo.

Sinprezentoj same tre utilas, kompletigu, reverku vian tekston.

Aldono de personaj fotoj, ŝanĝo de adreso eblos, sed en alia parto de "via angulo".

Por nenion perdi bonvolu ne forgesi konservi la ŝanĝojn fine de la profilpaĝo.

Sukcesan ensaluton kaj redaktadon, kaj poste ĝuplenan uzon de la nova paĝaro, deziras al vi en la nomo de la teamo,

Katalin Kováts, redaktoro

KER-ekzamenoj unuan fojon en Brazilo Al la listo Kelkaj instruoj pri la forumo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.