Novaĵoj

Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-16 11:20:56

La Konferenco okazos en Svislando, en la urboj Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds, de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015.
La registaro de la Respubliko kaj Kantono de Neuchâtel invitas ĉiujn registarojn de la mondo sendi iun personon aŭ iun raporton al tiu konferenco. ILEI (la Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj) estas la organizanto.
 

Historia enkonduko
La unua tia Konferenco okazis en Ĝenevo en 1922, la dua okazis en Prago en 1927. La Konferenco de 2015 estos la tria.

Celoj

  • Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por lerni.
  • Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por instrui.
  • Agnoskoj de Eo en la diversaj instrusistemoj, diplomigo pri Eo, estontaj paŝoj por evoluigi kaj firmigi tiun aspekton.
  • Instruista trejnado: kiel plibonigi ĝin kaj diplomigi novajn instruistojn.
  • Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto kiel ilo al enkonduko por lingvoinstruado (lernhelpa efiko).
  • Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto kiel elemento en politiko de multlingvismo. Evoluigi strategiojn ĉirilate.
  • Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto en la kampoj de psikologio, akiro de interkulturaj kapabloj, solidareco, toleremo, malfermi la mondon al infanoj.
  • Kiel kaj kiom Eo povas kontribui al la jarmilaj celoj de Unesko kaj UN en la kampoj de alfabetigo kaj daŭripova evoluo?
  • Diversaj pedagogimovadoj (Freinet kaj aliaj) en rilato kun Eo.
  • Interŝanĝo de spertoj.
  • Renkontiĝo kun lokaj fakuloj.
  • Laborlingvoj.


La laboro disvolviĝos kiel ILEI faris dum la simpozio en Kopenhago en 2011 okaze de la ĉiujara Konferenco: se la prelego estas en la franca, la projekciigita teksto sur ekrano aperas en eo kaj inverse. Ni akceptu tamen kontribuojn en aliaj lingvoj kondiĉe, ke la preleganto zorgas pri la traduko al unu el la du lingvoj.

Jen la retejo de la aranĝo, kiun ankaŭ Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net partoprenos kaj kontribuos per prelego. 

Baldaŭ ne plu eblos peti okazigon de tutmonda KER-sesio Al la listo Sukceso de la unua reta RITE-konsultiĝo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.